Bahuŝrutijo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

BahuŝrutijoBahuśrutīya (laŭ literumado el Sanskrito) estis branĉo de Mahāsāṃghika, unu el la skoloj de frua Budhismo en Hindio, laŭ fruaj fontoj kiel Vasumitra, la Śāriputraparipṛcchā, kaj aliaj fontoj.

La nomo Bahuśrutīya signifas laŭvorte "tiujn kiuj multe aŭdis," kun metafora signifo al "bona lerninto." La traduko al ĉina estus Duowen Bu (多聞部), laŭvorte la "multaŭskultanta sekto," kaj korespondas al la sama etimologio. La historio de Vasumitra, nome Samayabhedoparacanacakra, registras la jenan klarigon de la nomo kaj karakteroj de la sekto Bahuśrutīya: "Larĝe studante la Tripiṭaka kaj profunde komprenante la parolon de Budho".

Kaverna templo asocia kun la sekto Mahāsāṃghika. Aĝantaj Kavernoj, Maharaŝtro, Barato.

La tradukisto Paramārtha skribis, ke la "Bahuśrutīya" akceptis la instruojn de kaj Hinajano kaj Mahajano.[1] Laŭ Paramārtha, la skolo "Bahuśrutīya" estis formita por tute plenumi kaj la "konvencian veron" kaj la "lastan veron."[2] Laŭ Sree Padma kaj Anthony Barber, la kompreno fare de "Bahuśrutīya" de tiu plena ekspono inkludis la instruojn de Mahāyāna.[3] Laŭ Vasumitra, la skolo "Bahuśrutīya" konsideris la instruojn de Budho pri anikka aŭ transireco, sufero, vakuo, anātman, kaj nirvano por esti super la mondo, dum aliaj liaj eksponoj pri aliaj temoj estis konsiderataj mondaj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baruah, Bibhuti. Buddhist Sects and Sectarianism. 2008. p. 48
  2. Walser, Joseph. Nāgārjuna in Context: Mahāyāna Buddhism and Early Indian Culture. 2005. p. 52
  3. Sree Padma. Barber, Anthony W. Buddhism in the Krishna River Valley of Andhra. 2008. p. 61
  4. Dutt, Nalinaksha. Buddhist Sects in India. 1998. p. 117