Bajkala skutelario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bajkala skutelario
Scutellaria baicalensis
bajkala skutelario
bajkala skutelario
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Ordo: Lamialoj
Familio: Lamiacoj
Genro: Skutelario Scutellaria
Specio: Bajkala skutelario
Scutellaria baicalensis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Bajkala skutelario, latine Scutellaria baicalensis

La bajkala skutelario ( latine Scutellaria baicalensis ) estas specio de la planta genro skutelario en la familio de lamiacoj (lamiaceae).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La plurjara herba planto atingas altecon de inter 20 kaj 40 centimetroj. Ĝi havas sveltan radikon kaj longajn, ovoformajn kaj dentigitajn foliojn. Somere ĝi havas florojn, kies kalikoj konsistas el du "lipoj": la supra el ili estas violkolora, atingas longon de ĝis 3 centimetrojn kaj pli longas ol la suba, blueca lipo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa planto nature unuavice kreskas en Siberio, ĉirkaŭ la lago Bajkalo, kiel indikas la nomo, sed ankaŭ disvastiĝis ĝis norda Ĉinio kaj Nordameriko. Ĝi ekkultiviĝis ankaŭ en Eŭropo.

Kultivo[redakti | redakti fonton]

La semoj dum printempo aŭ somero semiĝas. Alternative eblas kreskigi plantetojn en vitrodomo kaj nur tiujn transplanti al la celita kreskoloko. La planto ŝatas relative sunajn lokojn.

Medicina uzo[redakti | redakti fonton]

La plantoj de la genro havas plurajn medicinajn uzojn kaj pluraj specioj de la genro uziĝas sammaniere. Literaturaj fontoj priskribas kontraŭtiman, trankviligan kaj dormemigan efikojn. La indianoj de Nordameriko jam de jarcentoj uzis la bajkalan skutelarion kiel kuracplanton. Dum la 19-a jarcento ĝi en la botanika literaturo kompariĝis al la eŭropa valeriano. En la ĉina tradicia medicino ĝi sub la nomo "Huang qin" de longe konatas.

Uzo kiel drogo[redakti | redakti fonton]

La sekigita herbo nomatas scutellariae laterifloriae. La herbo efikas trankvilige, febromalaltige, kaj ĝenerale fortige. Ĝi helpas kontraŭ depresioj, kapdoloro, kontraŭvolaj muskolaj kontrakcioj, nerva troekscitiĝo kaj sendormeco. Krome ĝi havas kontraŭalergian, kontraŭinflaman kaj kontraŭbakterian efikojn[1]. Laŭ novaj farmakologiaj esploroj la enhavero Vogonin ankaŭ havu kontraŭkanceran funkcion, sen damaĝi sanajn korpoĉelojn. La esploroj tamen ne jam estas finitaj[2].

La parenca specio nana skutelario estas unu el pluraj deklaritaj herboj en la produktaĵo "Spico" origine vendita sub la pretendo esti incenso de pluraj herboj, sed fakte provizita per aldona sintetika narkotaĵo kaj uzita kiel moda drogo. La droga efiko do probable ne rilatas al la aldono de la planto al la miksaĵo, sed al la aldona sintetika narkotaĵo, kaj la deklaritaj herboj "ŝajnigu" sendanĝerecon de la produktaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  1. Andrew Chevallier, "Das Grosse Lexikon der Heilpflanzen" (germane), eldonejo Dorling Kindersley, 1996 kaj 2001, paĝo 134
  2. http://idw-online.de/pages/de/news240617