Bakanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bakhanalo)
La junaĝo de Bakĥo, pentrado de William Bouguereau (1884)

BakanaloBakĥanalo estis festeno honore al Bakko en antikva Grekio kaj Romo. Nune bakanalo estas sinonimo de orgio kun multa tumulto kaj malordo. En la greka kaj romiana mondoj, la bakanaloj estis festoj honore al Bakĥo (romiana mitologia dio de kie devenas la nomo bakanalo) aŭ Dionizo (greka mitologia dio), kie oni drinkis senmezure. La pastrinoj organizantaj de la ceremonio estis nomataj bakĥantinoj kaj la nomo restis asocia al la romianaj orgioj. La prakulto estis ekskluzive de virinoj por virinoj kaj devenis de la originala adoro al la dio Pan.

En la jaro 186 aK la Senato malpermesis la celebron de bakanaloj per leĝo, klopodante revenigi la kulton al Bakĥo al sia sakra etoso. Iomete malpliiĝis, sed oni ne sukcesis finigi, ĉar tiu kulto estis tre populara. La katolika eklezio faris ion similan anstataŭante tiujn kutimojn per la karnavalo. Post la seksa revolucio de la 1970-aj jaroj en kelkaj okcidentaj landoj tiu sperto de orgio kiel bakanalo (kie ĉiu seksumis kun ĉiu) estis moda, ĝis kiam la apero de la aidoso kaj aliaj seksaj malsanoj, malpliigis tiun modon.

Krome kaj rilate al apero de tre grava kultura arto similaj ceremonioj kie senmezure oni drinkis kaj oni tre verŝajne fikis perdante la memkontrolon estas rilataj al nasko de teatraj ceremonioj kiuj poste iĝos vere teatraĵoj en la Antikva Grekio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]