Bakua gubernio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bakua gubernio
Historia gubernio
Blazono
gubernio [+]

LandoRusia Imperio

ĈefurboBakuo
- koordinatoj40° 22′ 0″ N, 49° 50′ 7″ O (mapo)40.36665555555649.835183333333Koordinatoj: 40° 22′ 0″ N, 49° 50′ 7″ O (mapo)
Areo34 410,2 km² (3 441 020 ha) [+]

Loĝantaro826 716 [+] (1897)
Denseco24,03 loĝ./km² [+] [+]

Bakua gubernio (Tero)
Bakua gubernio (Tero)

Bakua gubernio (Azerbajĝano)
Bakua gubernio (Azerbajĝano)
DEC
Bakua gubernio
Bakua gubernio

Map
Bakua gubernio
Vikimedia Komunejo:  Baku Governorate [+]
vdr

Bakua Gubernio (en malnovrusa: Бакинская губернія) estis unu el la gubernioj de la Rusa Imperio, kun ĝia centro en Bakuo, nuna ĉefurbo de Azerbajĝano. Areo (1897): 34,4000 kvadrataj verstaoj, loĝantaro (1897): 789,659 personoj. La nura ekstera limo de la gubernio estis Irano, en la sudo. Ene de la imperio ĝi limis kun la Elizavetpola Gubernio kaj Dagestana Oblasto.

La gubernio (provinco) estis establita en 1846 kiel Ŝemaĥa Gubernio, en loko de pluraj armeaj distriktoj. Post la katastrofa tertremo Ŝamaĥi de 1859, estis decidita la translokiĝo de la provinca ĉefurbo de Ŝemaĥo al Bakuo. La 12-an de julio 1859 la nomo de la gubernio estis ŝanĝita pro tio. La blazono de la gubernio estis starigita la 5-an de julio 1878. Komence Bakua Gubernio inkludis Karabaĥon kaj Zangezuron, kiu estis apartigita en 1868 por krei Elizavetpolan Gubernion.

La gubernio ekzistis ĝis la establado de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko, kiam ĝi estis dividita en Bakua Gubernio kaj Lankara Generala Gubernio.