Bakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Bakuo
azere: Bakı
ĉefurbo
Bakua ĝardeno nkte
Blazono
Oficiala nomo: Bakı
Deveno de nomo: persaj nomoj Bad-kube - "Urbo, kie vento blovas" aŭ Baghkuh - "Dia monto"
Lando Azerbajĝano Azerbajĝano
Duonisulo Apŝerono
Historiaj regionoj
Memorindaĵo Malnova Urbo
Situo Bakuo
 - alteco −28 m s. m.
 - koordinatoj 40° 23′ 43″ N 49° 52′ 56″ O / 40.39528 °N, 49.88222 °O / 40.39528; 49.88222 (mapo)
Areo 260,00 km² (26 000 ha)
Loĝantaro 2 045 815 (2011)
Denseco 7 868,52 loĝ./km²
Loĝigo antaŭ 10000 jaroj
 - unua skribmencio 885
Urbestro Gaĝibala Abutalibov
Horzono AT (UTC+4)
 - somera tempo AST (UTC+5)
Poŝtkodo AZ1000
Telefona antaŭkodo +994 12
Aŭtokodoj 10 AZ 90 AZ
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Palaco de Ŝirvanŝahoj kaj Turo de la Pucelino
Situo de Bakuo enkadre de Azerbajĝano
Situo de Bakuo enkadre de Azerbajĝano
Situo de Bakuo enkadre de Azerbajĝano
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Baku
Retpaĝo: www.bakucity.az

Bakuo (azere Bakı) estas ĉefurbo de Azerbajĝano, unue menciita en 885.

Geografio

Bakuo situas ĉe la okcidenta parto de Kaspia Maro, ĉe bordo de Apŝeron-duoninsulo. En la urbo loĝas ĉ. 2 milionoj da homoj[1].

Klimato

La klimato de Bakuo estas semiarida (Klimata klasifiko de Köppen: BSk). La somero estas kutime varma kaj seka kun tre malgranda pluvo. La vintro estas malvarma kaj modere malsekaj, kun oftaj frostoj kaj fojaj sed jara neĝo. La pluvado estas malofta, kun mezuma ĉiujara pluvado de 200 mm. La urbo estas venta tuta jaro kun iafoje aperantaj orkanfortaj ventoj.

Historio

Bakuo estis unue skribe menciita en 885, sed arkeologoj datumas la unuan setliĝon antaŭ 10.000 jaroj. La persa Ŝivan Ŝaĥo Ahistan la 1-a igis Bakuo en la 14-a jarcento ĉefurbo.

Ekzistas pluraj teorioj pri deveno de la urbonomo, la plej populara estas la derivado de la persa bad kube kun signifo Urbo de la ventoj.

Bakuo konsistas el tri urbopartoj:

  • malnova urbo (Azere ideri shekher),
  • nafta urbo (komence de 20-a jc.)
  • sovetia urbo.

La malnova urbo – kiu estas mem fortikaĵo - situas en la centro de Bakuo. En 2000 oni surlistigis la kvartalon ene de la fortikaĵa muro inter la Monda kulturheredaĵo de UNESCO. La plimulto de la muroj kaj turoj, kiujn oni firmigis post la rusa okupado (1806), staras jam ekde la persa epoko. La kvartalo kun labirinto el mallarĝaj stratoj akaj altaj domoj estas pitoreska. Mondfama estas la palaco de Ŝirvan Ŝaĥo, la karavanserajoj, la virgulina turo el la 11-a jarcento, la banejoj kaj la Djuma moskeo. La malnova urbo havas dekduojn da malgrandaj moskeoj, ofte sen distinga signo.

La nafta urbo situas sude de la malnova arbo kaj estas konstruita post la enorma nafto-furoro komence de la 20-a jarcento. La naftobaronoj konstruigis novgotikaj kaj Jugendstil-palacojn fare de okcidenteŭropaj arkitektoj. En la iamaj posedaĵoj de la antaŭrevoluciaj milionuloj nuntempe funkcias arto-, historio- kaj literaturmuzeoj.

Nuntempo

La moderna Bakuo etendiĝas ekster la fortikaĵaj muroj. La stratoj kaj konstruaĵoj suprengrimpas la montetojn ĉirkaŭ la golfo de Bakuo. Bakuo havas 11 distriktojn kaj 48 urbajn komunumojn. Oni kalkulas al tiuj la komunumojn sur la insuloj kaj naftorokoj, kiuj foje troviĝas 100 kilometrojn for de Bakuo en la Kaspia Maro.

En la urbo funkcias multaj universitatoj, altlernejoj kaj teatroj. La martira tombejo estas dediĉita je memoro de ĉiuj, kiuj mortis en milito kontraŭ Armenio, sed ĝi ankaŭ memorigas pri 137 homoj, kiuj estis mortigitaj la 19-an kaj 20-an de januaro en 1990, kiam sovetiaj tankoj inundis la stratojn de Bakuo.

La ekonomia bazo de Bakuo estas la nafto. La ekzisto de nafto jam konatas ekde la 8-a jarcento. En la 15-a jarcento oni prenis nafton por la lampoj el fontoj, kiuj aperis sur la terosurfaco. La unua naftoborado de la mondo okazis en 1848 en Bakuo. La ekonomia ekspluatado de nafto komenciĝis en 1872 kaj ĝis komence de la 20-a jarcento, la naftokampoj de Bakuo estis la plej grandaj de la mondo. Tiam ili donis duonon de la monda produktado. Fine de la 20-a jarcento, la naftorezervoj sub la seka tero elĉerpiĝis, la boradoj okazis plu en la maro.

Bakuo estas la plej grava centro pri produktado de naftoindustriaj ekipaĵoj. Dum la dua mondmilito, la batalo de Stalingrad okazis pri la regado de la naftokampoj de Bakuo.

Famaj bakuanoj

En la urbo naskiĝis, i.a.:

Eksteraj ligiloj

greke http://www.baku-vision.com greke http://www.bakupages.com

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj