Balástya

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balástya [balAŝtja] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Kistelek. La nomo ne havas sencon en la hungara.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged. La lasta troviĝas 28, Kistelek 6, Ópusztaszer 18 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La turkoj faris senhoma la regionon. Ekde 1725 la kampoj apartenis al Szeged. Baldaŭe formiĝis farmoj. Oni fondis farmocentron en 1891 sub nomo Szeged-Felsőközpont (=Szeged-Supra centro). En 1903 katolika preĝejo konstruiĝis, sed en la centro troviĝis ankaŭ paroĥo, lernejo, kuracejo, bestkuracejo, polico. La vilaĝo naskiĝis en 1950. Apud la vilaĝo natura lago troviĝas. Nuntempe okazis, ke hororulo murdis preskaŭ 10 fraŭlinojn, ĝis la polico trovis lin.

Ne menciitaj vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, interretejo, aranĝejo, poŝto, apoteko, 2 kuracejoj.