Balan (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balan, Artura kavaliro.

Balan batalis kontraŭ Kavaliro Lanceor de Irlando, kaj mortigis lin (pro tio ties amantino Colombe sin mortigis). Poste li serĉis sian fraton Balin, ekzilatan de la kortego de Reĝo Arturo. La du fratoj decidis ataki Reĝon Rience, malamiko de Arturo. Ili sukcesis, kaj poste helpis Arturon venki dekdu ribelajn reĝojn, inkl. la frato de Rience.

Post tio Balan renkontis malbenatan kavaliron kiu gardis insulan kastelon kaj defiis ĉiujn alvenantajn kavalirojn. Balan mortigis lin, sed devis kontraŭvole anstataŭi lin. Post iom da tempo alvenis lia frato Balin. Balin kaj Balan ne rekonis unu alian. En la sekva batalo ambaŭ mortige vundiĝis.