Balanopacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Balanopaceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balanopacoj
Balanops australiana
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: balanopacoj Balanopaceae
Benth. & Hook.f. [1]
balanopo Balanops
Baill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La balanopacoj (latine Balanopaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ununuran genron (balanopo) kaj 9 speciojn[1],[2].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo de la tipa genro Balanops elvenas el la greka βάλανος, ου (kiu signifas "glano") plus la finaĵon ὄψ, ὀπός (kiu signifas "vido, aspekto"), ĉar la fruktoj similas glanojn.

La scienca nomo de la familio Balanopaceae, estas klasike konstruita laŭ la genitiva formo de la tipa genro (tio estas kun la finaĵo ὀπός), kaj tio klarigas la malaperon de la litero s ĉe la fino de la termino.

Ankaŭ la botanika esperantigo estas tradicie konstruita el la genitiva formo, laŭ la PIV-aj modeloj Aegilops > egilopo[3]Merops > meropo[4], farante la terminojn "balanop/o" kaj "balanop/acoj".

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (25 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Referencoj[redakti | redakti fonton]