Balatonalmádi
Aspekto
Balatonalmádi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8220 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 000 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 200 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 2′ N, 18° 1′ O (mapo)47.02916666666718.021944444444Koordinatoj: 47° 2′ N, 18° 1′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 49,89 km² (4 989 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Balatonalmádi [+] | |||||
Balatonalmádi [balatonalmAdi] estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj populara somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonalmádi, kies centro ĝi estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Balatonalmádi situas ĉe la norda bordo de lago Balatono inter la bordo kaj montetoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Tapolca. Urbo Balatonfüred estas proksime. Ĝis la 1970-aj jaroj funkciis fervojo ankaŭ al Veszprém.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1082. Ekde la 19-a j.c. en 3 vilaĝoj Almádi, Vörösberény kaj Káptalanfüred oni komencis konstrui feriajn dometojn. En 1909 Almádi ricevis la rangon grandvilaĝo. En la sama jaro la fervojo ekfunkciis. Poste la vilaĝoj unuiĝis sub la nomo Balatonalmádi.
Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]- romanika Kalvinana kirko (Vörösberény) ĉirkaŭita per muro en urboparto Vörösberény
- Kalvinana preĝejo (Balatonalmádi)
- simpla luterana preĝejo (Balatonalmádi)
- katolika preĝejo Emeriko de Hungario (Balatonalmádi) el 1930 en urboparto Almádi
- romkatolika preĝejo de Ignaco Lojola (Balatonalmádi) de 1779 en urboparto Vörösberény, apude troviĝas monaĥejo, kiu nun estas hotelo
- kapelo omaĝe al Sankta Dekstramano en Almádi
- kapelo omaĝe al Sankta Margareta de Hungario
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Balatonalmádi mortis:
- arkitekto Dénes Györgyi
- filozofo Ágnes Heller
- Lajos Baróti (historiisto)
- literaturhistoriistoj András Dienes kaj Cyrill Horváth
- pentristo Mariska Aggházyné Balló
- en Vörösberény (nun jam parto de Balatonalmádi) naskiĝis:
- aktoroj Judit Németh kaj Géza Simon
- kalvinana episkopo Ferenc Tóth
- pentristo Ferenc Szoldatits