Balatonrendes
Aspekto
Balatonrendes [balatonrendeŝ] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Tapolca. Tiu vilaĝo estas la plej malgranda inter la ĉebalatonaj komunumoj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 21 km²
- Loĝantaro: 140
- Poŝtkodo: 8255
- Telefonprefikso: 87
Balatonrendes situas inter monto kaj norda bordo de Balatono laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely.
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1328. Lernejo ekfunkciis ekde 1755. Inter 1913-1991 la vilaĝeto perdis la memstarecon kaj apartenis al Ábrahámhegy. Sur la sudaj deklivoj vinberejoj troviĝas.
En Balatonrendes migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo el la 14-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Balatonrendes naskiĝis kaj mortis János Lakos (arkivisto).
- En Balatonrendes mortis: