Balaŝiĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Balaŝiĥa)
Balaŝiĥao
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Rusio
Regiono Moskva provinco
Poŝtkodo 143900
Aŭtokodo 50, 90, 150, 190
Telefonkodo +7 495 52, 498
Kodo laŭ OKATO 46 404
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jurij Maksimov
Demografio
Loĝantaro 235 336[1]  (2013)
Loĝdenso 6 078 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 48′ N, 37° 57′ O (mapo)55.837.95Koordinatoj: 55° 48′ N, 37° 57′ O (mapo)
Alto 150 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 72 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono Moskva tempo (UTC+4)
Balaŝiĥao (Moskva provinco)
Balaŝiĥao (Moskva provinco)
DEC
Balaŝiĥao
Balaŝiĥao
Balaŝiĥo en Moskva provinco
Balaŝiĥao (Eŭropa Ruslando)
Balaŝiĥao (Eŭropa Ruslando)
DEC
Balaŝiĥao
Balaŝiĥao
Situo de Balaŝiĥao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balashikha [+]
vdr

Balaŝiĥo (ruse Балашиха) estas urbo en Moskva provinco de Rusio kaj administra centro de urba municipo Balaŝiĥo (la lasta konsistas el la urbo Balaŝiĥo kaj kelkaj vilaĝoj). Balaŝiĥo situas proksime al la orienta limo de Moskvo; ĝi estas la plej granda urbo de Moskva provinco: en 2013 ĝi havas 235 336 loĝantojn[1].

Balaŝiĥo situas ĉe rivero Peĥorka kaj ĝia eta alfluanto Gorenka apud aŭtomobila magistralo M7 "Volgo" MoskvoVladimirNiĵnij NovgorodKazanoUfa. En la urbo estas fervojo: parto de linio Moskvo — Vladimir kaj eta branĉa linio ĝis centro de la urbo.


Nomo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj versioj pri tio de kio devenis la nomo de la urbo:

  • la nomo devenas de tjurka lingvaro; "bala" povas signifi "ido";
  • titoligo de persona nomo "Balaŝ"[2]; eble, estis nomo de tatara komercisto;
  • en rusaj dialektoj "balaŝiĥa" (балаши́ха) estas kampo, glata surfaco;
  • deveno de antaŭe ekzistinta tie muelejo[3] aŭ de familinomo de ĝia posedanto (Bloŝin/Bloĥin)[4];
  • nomigita de antikva survoja gastejo (ruse постоялый двор, malnove parolata "balaŝ")[4].

Historio[redakti | redakti fonton]

Teritorio de la urbo Balaŝiĥo jam en la 10-a jarcento estis loĝata de orient-slavaj popoloj.

La nuntempa urbo teniĝas laŭ Vladimira vojo, laŭ kiu en la 19-a jarcento piediris malliberigitoj el Moskvo al Siberio; ĝis la loko Gorenki (nun apartenanta al Balaŝiĥo) ilin akompanis iliaj parencoj kaj amikoj.

En 1830 en Balaŝiĥo estis organizita tukfabriko. La fabrikado disvastigiĝis, kaj en 1928 Balaŝiĥo akiris statuson de urbotipa loĝloko; ekde 1939 ĝi estas urbo[5].

En la urba municipo Balaŝiĥo estas kelkaj historiaj bienoj: Peĥra-Jakovlevskoje, Gorenki; kelkaj bienoj konserviĝis nun iomete.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ rezultoj de la unua tutrusia popolnombrado en 1897 sur teritorio en nuntempa Balaŝiĥo vivis: en Bloŝino — 800, en Nikolajevskaja Sloboda — 277, en Zeljonaja Roŝĉa — 190, en Peĥra-Jakovlevskoje — 704, en Gorenki — 247, en Maksino — 92, en Peĥra-Pokrovskoje — 701, en Lukino — 738 homoj.

Tiel ŝanĝiĝis kvanto da loĝantoj de Balaŝiĥo (vertikale — loĝantoj en miloj, horizontale — jaroj)
Tiel ŝanĝiĝis kvanto da loĝantoj de Balaŝiĥo (vertikale — loĝantoj en miloj, horizontale — jaroj)

Loĝantaro de Balaŝiĥo laŭ jaroj:

Jaro Kvanto da loĝantoj
1926 8 000
1931 8 600
1939 29 000
1959 57 600
1967 74 000
1977 100 000
1986 130 000
1989 135 000
1992 137 600
1996 134 800
1998 134 400
2002 148 000
2006 182 800
2010 215 494
2013 235 336

Nun Balaŝiĥo apartenas al Moskva aglomeraĵo kaj estas granda urbo-satelito de Moskvo. Ĝia loĝantaro elkreskis pro amasa loĝejkonstruado.

Urba municipo Balaŝiĥo[redakti | redakti fonton]

Urba municipo Balaŝiĥo en Moskva provinco

Urba municipo Balaŝiĥo estas municipa unuo de Moskva provinco. Ĝi okupas areon 218.59 km2[6] kaj konsistas el 13 loĝlokoj; plej grava el ili estas urbo Balaŝiĥo, la aliaj estas vilaĝoj Djatlovka, Novij Milet, Pavlino, Pestovo, Poltevo, Purŝevo, Rusavkino-Popovŝĉino, Rusavkino-Romanovo, Soboliĥa, Fedurnovo, Fenino, Ĉornoje. La municipo aperis en 2005 el estinta distrikto Balaŝiĥo de Moskva provinco. En 2013 urba municipo Balaŝiĥo havas 245,2[1] loĝantojn (el ili 96% estas loĝantoj de la urbo Balaŝiĥo).

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de Balaŝiĥo estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Datumoj de la Federacia servo pri ŝtata statistiko (2013, ruse)
  2. Historio de nomo Balaŝ (ruse)
  3. Muelejo BLOŜĈIĤA sur la malnova mapo (ruse)
  4. 4,0 4,1 Pri Balaŝiĥo Arkivigite je 2018-09-03 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  5. Ju.Ivanov, "Памятные места Подмосковья" (2005, ruse)
  6. Leĝo de Moskva provinco pri urba municipo Balaŝiĥo Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine (2009, ruse)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]