Balbutado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balbutado estas parola malsano kie oni ripetas silabojn aŭ blokiĝas ĉe silaboj, kaj kvankam ne fizike danĝera estas tamen sociaj, psikologiaj kaj profesiaj damaĝoj. Ĝi estas parenca al la taĥilalio. La kaŭzo de balbutado restas ne certa (rimarkinde estas pli ofta balbutado ĉe viroj kaj ĉe maldekstruloj), kaj la kuracoj estas diversaj kaj bedaŭrinde ofte refaliĝemaj. Inter la famaj balbutantoj estis Moseo kaj Winston Churchill. La balbutantoj ne balbutas, kiam ili kantas,[1] deklamas, flustras, aŭ kriadas.

Simptomoj

Laŭ la fakliteraturo ekzistas primaraj kaj sekondaraj simptomoj.[2][3] La primaraj faras la propran balbutadon, kaj la sekondaraj estas reakcioj al la balbutado.

Al la primaraj simptomoj apartenas:

  • ofta ripetado de la sonoj, silaboj kaj vortoj
  • plilongigado de la sonoj
  • silentaj aŭ voĉaj blokadoj

La sekondaraj simptomoj servas al venkado de la primaraj simptomoj. Por paroli helpas la streĉado de la muskoloj, la grimacoj, la enkondunkindaj tekstoj, kaj la evitado de la plozivoj.

Ofta estas la timo de la blokiĝado, la honto, kaj la sento ne esti tiel valora kiel aliaj homoj.

Kaŭzoj

La ĉefaj faktoroj de la inklino por la balbutado estas la anomalioj de la evolvado de la parolo, la sentema nerva sistemo, la transkutimado de la maldekstramanuloj; la ĉefaj kialoj estas la daŭra anksio, la ektimo, la tomo, kaj la daŭra sentima tensio.

Elformiĝado

Ĉe infanoj estas la raciono de la knaboj kaj knabinoj ĉirkaŭ 2:1. Ĉe adoltoj estas tiu raciono (viroj: virinoj) ĉirkaŭ 4:1 kaj 5:1. La neurologie malsanuloj balbutas pli ofte, ol la sanuloj.

La balbutado komencas antaŭ de la 12-a jaro de la subjekto. La duono de la babultantuloj komencis balbuti kiam ili estis inter 3 kaj 4 jaroj, kaj la 90% de la balbutantuloj balbutis, kiam estis 6 jara. Plej ofte ĝi elfalas kun la komenco de la puberto. Ĉe la knabinoj ĝi pli ofte elfalas, ol ĉe la knaboj. La balbutado de la plenkreskuloj estas malfacile korektebla.

Rekonado

Laŭ la BNO estas karakteraj por la balbutado la ofta plilongado kaj ripetado de la elementoj de la parolado, kaj la oftaj paŭzoj, kiuj rompas la fluencon de la parolado, kaj tiuj simptomoj daŭras minimume tri monatoj.

Por la diagnozo oni devas havi reprezentajn datojn pri la fluenco de la parolo, ĉar povas esti, ke la balbutantulo parolas en iuj situoj pli flue, ol alie. Por tio ankaŭ la familio estas demandita.

Ĉarto de rajtoj kaj responsoj por balbutantoj

  • Rajto balbuti ĝis la flueca nivelo de via elekto kaj kapablo.
  • Rajto komuniki kaj aŭskultiĝi sendepende de via balbutnivelo.
  • Rajto al digno kaj respekto fare de individuoj, grupoj, instancoj, kaj gazetaro sendepende de via balbutnivelo.
  • Rajto havi leĝajn rajtojn samkiel aliaj civitanoj havas, sendepende de via balbutnivelo.
  • Rajto rebonigi dokumentitajn mistraktojn de digno respekto leĝo.
  • Rajto plene informiĝi pri terapio, inkluzive de probableco de sukceso malsukceso kaj refalo.
  • Rajti ricevi terapion taŭgan al siaj propraj bezonoj de profesiaj pribalbutaj terapiistoj.
  • Rajto elekti kaj partopreni en terapio, rajto malelekti kaj malpartopreni, rajto ŝanĝi terapiistojn, senantaŭjuĝe, senpune.
  • Responso kompreni ke aŭskultantoj povas esti subinformitaj pri balbutado aŭ povas malsamopinii pri balbutado.
  • Responso diferencigi aŭskultantajn reagojn kiuj rezultas el manko de scioj pri balbutado (surprizo, mishelpaj komentoj, ks), disde reagoj kiuj rezultas el manko de respekto kaj justeco (mokado, tiranado, diskriminacio, ks).
  • Responso informi aŭskultantojn se vi bezonas pli da tempo por komuniki.
  • Responso komenci profesian terapion, malferme kunlaboreme honore.
  • Responso provi venki, bonhumore kaj realisme, viajn pro-balbutajn problemojn en via vivo.
  • Responso laŭeble helpi eduki la publikon pri balbutado kaj ĝiaj sekvoj.
  • Responso opinii kaj trakti aliulojn juste digne respektoplene sendepende de la aliulaj handikaptaĵoj.

Konsiloj pri maloftigo de balbutado

Estas pluraj metodoj, kaj plena solvaĵo estas malfacila kaj varia laŭ homo, sed jen kelkaj konsiloj:

  • Staru memfide kaj malstreĉe; kaj ne evitu la okulojn de aliaj se eble
  • Pensu pri la frazo, ne pri la balbuto mem, nek pri la aŭskultantaro
  • Spiru bone, neniam provu paroli sen aero en la pulmoj
  • Nepre parolu malrapide; kaj ne tre softe se eble
  • Kontaktoj de la lango estu molaj kaj flue arigitaj

La korektado de la balbutado estas en la infanaĝo facila, en adoltaĝo malfacila, aŭ neebla. La subjektoj multe suferas pro ilia paroleraro, do ili ellaboris multan metodon.

Eksteraj ligiloj

  1. Dr. Kétly László: A család egészsége. Dante kiadás, Budapest, 1928.
  2. Ptok, M., Natke, U. & Oertle, H. M. Stottern – Pathogenese und Therapie. In: Deutsches Ärzteblatt, 18, A1216-1221. http://www.aerzteblatt.de/v4/archiv/artikel.asp?id=51277
  3. Stachelski, D.J.: Information on Stuttering.

Vidu ankaŭ