Baldueno la 1-a (Konstantinopolo)
Baldueno la 1-a | ||
---|---|---|
latina imperiestro | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1171 en Valenciennes | |
Morto | 1205 en Veliko Tarnovo | |
Mortis pro | ekzekuto per dronigo [#] | |
Religio | katolikismo [#] | |
Lingvoj | latina [#] | |
Familio | ||
Dinastio | House of Flanders [#] | |
Patro | Baldueno la 5-a de Henegovio [#] | |
Patrino | Margaret I, Countess of Flanders [#] | |
Gefratoj | Yolanda of Flanders • Izabela de Henegovio • Henriko la 1-a de Konstantinopolo • Philip I of Namur [#] | |
Edz(in)o | Marie of Champagne [#] | |
Infanoj | Joan, Countess of Flanders • Margaret II, Countess of Flanders [#] | |
Profesio | ||
Okupo | monarko • verkisto • Krucisto [#] | |
Grafo de Flandrio ![]() | ||
Baldueno la 9-a | ||
Dum | 1194–1205 | |
Antaŭulo | Margareta la 1-a | |
Sekvanto | Johana | |
Grafo de Henegovio ![]() | ||
Baldueno la 6-a | ||
Dum | 1195–1205 | |
Antaŭulo | Baldueno la 5-a | |
Sekvanto | Johana | |
Imperiestro de la Latina imperio ![]() | ||
Baldueno la 1-a | ||
Dum | 1204–1205 | |
Antaŭulo | — | |
Sekvanto | Henriko | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Baldovino aŭ plej bone Baldueno la 1-a, aŭ Baldueno la 9-a Grafo de Flandrio, aŭ Baldueno la 6-a Grafo de Henegovio (Valenciennes, Francio, 1171 – Veliko Tarnovo, Bulgario, 1205), estis la unua imperiestro de la Latina imperio.
Li estis filo de Baldueno la 5-a, Grafo de Henegovio, kaj de Margaretha de Elzaco, Grafino de Flandrio.[1][2] Baldueno la 1-a estis aliancano de angla reĝa familio de la Plantaĝenetoj, kiu batalis flanke de Rikardo la 1-a de Anglio kontraŭ Filipo la 2-a de Francio.[3] Dum la Kvara krucmilito, kiu estis proponita de la papo Inocento la 3-a en 1198, Baldueno partoprenis en la instalado de la prolatina Aleksio la 4-a Angelo kiel imperiestro de Konstantinopolo en 1203. Post Aleksio kaj lia patro, Isaak la 2-a, estis elpostenigitaj en februaro 1204, la krucmilitistoj enpoviĝis kaj Baldueno, kun la helpo de Venecio, estis elektita guberniestro de nova latina ŝtato.[4] Li estis kronita imperiestro la 16an de majo 1204, en la preĝejo Hagia Sofia.[5] La papo, kvankam dekomence surprizita pro la rabado fare de la krucmilitistoj en Konstantinopolo perturbita ĉar oni ne konsultis lin pri la dispartigo de la imperio, rapide agnoskis la latinan imperiestron.[6] Eĉ liaj malamikoj agnoskis, ke Baldueno estis homo kuraĝa, pia kaj memkontrolita.[7]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Gilberto de Mons, Ferdinand Arndt kaj Heinrich Pertz, 1869, p. 509
- ↑ Gilberto de Mons, Ferdinand Arndt kaj Heinrich Pertz, 1869, p. 518
- ↑ Potter, 2008, p. 75
- ↑ Nicolle, 2011, p. 22
- ↑ Sturdza, 1999, p. 488
- ↑ Dillon, 2005, p. 67
- ↑ Dillon, 2005, p. 67
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Dillon, Charles Raymond (2005). Templar Knights and the Crusades (en angla). iUniverse. ISBN 0595349463.
- Gilberto de Mons; Ferdinand Arndt, Wilhelm; Heinrich Pertz, Georg (1869), Gisleberti Chronicon Hanoniense (en latina), impensis bibliopolii Hahniani
- Nicolle, David (2011). The Fourth Crusade 1202-04: The Betrayal of Byzantium (en angla). Osprey Publishing. ISBN 1849083193.
- Potter, Philip J. (2008). Gothic kings of Britain: the lives of 31 medieval rulers, 1016-1399 (en angla). McFarland. ISBN 0786440384.
- Sturdza, M. D. (1999). Dictionnaire Historique et Généalogique des Grandes Familles de Grèce, d'Albanie et de Constantinople (en franca) (2a eldono). Parizo.