Balearoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Balearaj Insuloj)
Balearoj
katalune 'Illes Balears'
aŭtonoma komunumo, insularo
ConsolatdeMar2.jpg
Flag of the Balearic Islands.svg
Escudo de las Islas Baleares.svg
FlagoBlazono

Oficiala nomo: Illes Balears
Islas Baleares
Balearaj Insuloj

ŜtatoFlago-de-Hispanio.svg Hispanio
RegionoBalearoj

AkvejoMediteraneo
Kelkaj urbojAlcúdia

SituoMajorkurbo
- alteco13 msnm
ĈefurboPalma de Majorko
- koordinatoj40° N, 3° O (mapo)39.5666666666672.65Koordinatoj: 40° N, 3° O (mapo)
Plej alta punktoPuig Major [+]

Areo4,992 km² (499,2 ha)

Loĝantaro1 113 114 (2011)
Denseco222 979,57 loĝ./km²

Aŭtonomeco1-a de marto 1983

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMET (UTC+2)
ISO 3166-2:ESES-IB

Situo de Majorkurbo enkadre de Hispanio

Balearoj (Tero)
Situo de Balearoj enkadre de Hispanio


Balearoj

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Balearic Islands
Retpaĝaro: Registaro de Balearoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Balearaj Insuloj (katalune Illes Balears, hispane Islas Baleares) estas insularo kuŝanta ĉe la okcidenta flanko de la Mediteranea maro. Politike apartenantaj al la Hispana Ŝtato kiel aŭtonoma komunumo estas tamen agnoskataj kiel diferencigita etna komunumo. La regiono, kiu konsistas el la insuloj Majorko (Mallorca), Minorko (Menorca), Ibizo (Eivissa/Ibiza), Formentero (Formentera) kaj Cabrera, situas fronte al Valencio kaj Katalunio kaj ĝia loĝantaro (1.094.972 homoj) estas la 7,7% de la tuta loĝantaro ĉe la katalunlingvio. La ĉefurbo estas Palma de Majorko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la insuloj devenas de la antikva greka Βαλλιαρεῖς, kaj laŭ tiu nomo estis konataj dum la Antikva epoko. Grekaj kaj romiaj aŭtoroj devenigis la nomon de la fakto, ke inter la loĝantaro troviĝis lertegajn ĵetantojn (βαλεαρεῖς [baleareis], el βάλλω [bállo]), eĉ se Strabono konsideris, ke la vera deveno estis fenica. Fakte, la radiko bal- havas fenican originon; eble la insuloj estis konsekritaj al la dio Baal; tiumaniere, la simileco inter la greka radiko ΒΑΛ (vd. βάλλω), kaj la okupo de la loĝantaro, eble estis la fundamento por la greka nomo. Ke ilia nomo ne estis origine greka, oni tamen deduktis ĉar grekoj ne kutimis nomi la insularon βαλεαρεῖς sed Γυμνησίαι[Gymnesiae] (fakte nur la ĉefaj insuloj, Minorko kaj Majorko) dum kartaganoj kaj romianoj preferis la nomo Balearoj por Minorko kaj Majorko. Ibizo kaj Formentero estis de ĉiuj nomitaj Pitiusoj.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

Localització de Mallorca.png Mallorca.jpg Flag of Mallorca.svg Majorko
Localització de Menorca.png Menorca.jpg Bandera de Menorca.svg Minorko
Localització d'Eivissa.png Ibiza.jpg Ibiza flag.svg Ibizo
Localització de Formentera.png Ibiza.jpg Ibiza flag.svg Formentero
Localització de Cabrera.png Archipiélago de Cabrera.jpg Flag of Mallorca.svg Cabrera

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La kuirarto de la Balearaj Insuloj havas multajn kontaktojn kun la kataluna kaj valencia kuirartoj. Ĝi havas pure mediteranajn karakterizaĵojn. La Balearaj Insuloj estis konkeritaj plurfoje dum ĝia historio de araboj, francoj kaj angloj, kiuj lasis siajn kuirartajn influojn. Menciindas diri ke inter la insuloj ankaŭ ekzistas lokaj diferencoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]