Balenopteredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balenopteredoj
Ĝiba baleno, Megaptera novaeangliae
Ĝiba baleno, Megaptera novaeangliae
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Balenopteredoj Balenopteridae
Gray, 1864
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

RorkvalojBalenopteredoj (Balaenopteridae) estas la plej granda grupo de lamenbalenoj, nome familio kun naŭ vivantaj specioj en du genroj. Ili inkludas tion kio estas konsiderita la plej granda animalo kiu iam vivis, nome la blua baleno, kiu povas atingi 180 tunojn, kaj la kutima rorkvalo, kiu atingas 120 tunojn; eĉ la plej malgranda el la grupo, nome la nana balenoptero, atingas 9 tunojn.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj membroj de la familio havas serion de longecaj faldoj el sub la buŝo reen al la umbiliko (escepte ĉe la norda balenoptero kaj la nana balenoptero, kiuj havas pli mallongajn faldojn). Tiuj saketoj permesas al la buŝo etendiĝi enorme dum manĝado, kio "ebligas, ke ili englutu grandajn kvantojn de manĝo kaj de akvo per unusola engluto".[1] Tiuj "plisitaj gorĝofaldoj" distingas balenopteredojn el aliaj balenoj.[2]

Rorkvaloj estas sveltaj kaj aerodinamikaj, kompare kun siaj parencoj, la veraj balenoj, kaj plej havas mallarĝajn, longecajn naĝilojn. Ili havas dorsan naĝilon, situan ĉirkaŭ je du trionoj malantaŭen. Rorkvaloj manĝas englutante akvon, kaj poste forpelante ĝin tra la balenlamenoj uzate sian langon. Ili manĝas krustulojn, kiel krilo, sed ankaŭ variajn fiŝojn, kiel haringoj kaj sardinoj.[3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Minasian, Stanley M.; Balcomb, Kenneth C.; Foster, Larry, eds. (1984). The World's Whales: The Complete Illustrated Guide. New York: The Smithsonian Institution. p. 18. ISBN 0-89599-014-8.
  2. Minasian kaj aliaj.
  3. Gambell, Ray (1984). Macdonald, D, ed. The Encyclopedia of Mammals. New York: Facts on File. pp. 222–225. ISBN 0-87196-871-1.