Baleta jupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klasikaj sonorilaj baletaj jupoj en "La Danca Klaso" de Edgar Degas, 1874
Anna Pavlova en Giselle vestanta romantikan baletan jupon
Hele-kolorigita klasika diskoforma baleta jupo sur kudrista pupo
Edgar Degas, La pruvo (1873)

Baleta jupo estas jupo vestata kiel kostumo en baleta spektaklo, ofte kun alfiksita korsaĵo. Ĝi povas esti sola tavolo pendanta suben, aŭ multaj amelizitaj tavoloj kaj apogiloj. Ĝia konstruo strebas aldoni aspekton de flosanta moviĝo de baletistino dancanta en la jupo.

Baleta jupo estas ofte volvita ĉirkaŭ jupo, almuntita en la talia zono per rubandoj alkudritaj en ĝia talia zono. Ĝi povas ankaŭ ligiĝi al supraj trikaĵoj, kutime kun longaj brakingoj.

Estas kelkaj specoj de baleta jupo:

  • Romantika baleta jupo: de tri kvaronoj de longo sonorilo-forma jupo el tulo kun adaptita korsaĵo kaj iam manikoj. La suba rando estas inter la genuo kaj la maleolo. La romantika baleta jupo estas libere fluanta por emfazi helecon kaj aeran kvaliton de la romantikaj baletoj kiel ekzemple GiselleLes Sylphides. Ĝi ŝajne estas inventita, aŭ almenaŭ popularigita, de Marie Taglioni.
  • Klasika sonoriloforma baleta jupo: mallonga, malmola jupo farita kun tavoloj de retanta kun malmulte sonorila formo kaj adaptita korsaĵo. Ĝi etendas eksteren de la koksoj kaj ne uzas dratan ringon. Ĝi estas kutime pli longa ol klasika diskoforma baleta jupo. Ĉi tiuj estas uzataj en la famaj baletaj pentradoj de Edgar Degas.
  • Klasika diskoforma baleta jupo: mallonga, malmola jupo farita de tavoloj de reto kiuj etendiĝas eksteren (de la koksoj), kaj havas adaptitan korsaĵon. La diskoforma stilo havas pli multajn tavolojn de reto kaj uzas dratan ringon kaj multan permanan kudradon por konservi la tavolojn platajn kaj malmolajn.
  • Baleta jupo de Balanchine/Karinska (ankaŭ sciata kiel la pulvora pufo) estas simila al la sonoriloforma kaj diskoforma baletaj jupoj kun la escepto ke ringoj ne estas uzataj kaj estas malpli multaj tavoloj de reto. La jupo estas lakse kudrita por doni pli molan, pli plenan aspekton. Ĉi tiu stilo estis dizajnita originale por la baleta versio de Simfonio en C de Georges Bizet. Ĝi havas reputacion de estanta simbolo de io grava.
  • Plada baleta jupo - havas platan supron, kutime estas bastonoj rekte ekster de la baletistina talio.

Dum kiam romantikaj baletaj jupoj estas kutime portataj en kutimaj vestaj sakoj, la klasikaj diskoformaj baletaj jupoj postulas specialajn rondajn sakojn por protekto kaj transportado, faldado de ĝi devus ruinigi ĝian formon kaj aspekton. Trejnadaj baletaj jupoj (du/tri tavoloj de teksaĵo) estas malofte protektataj en sako.

Materialoj

Baletaj jupoj estas kutima farataj el jenaj materialoj:

Eksteraj ligiloj

greke Konstruada gvidilo de baleta jupo greke Baleta revuo greke Historio de baleta jupo de Balanchine greke Dancovesto tra la epokoj greke Rigardo ene de la kostumoj de la Novjorka Baleto greke Bildoj de baletaj jupoj greke Baleta jupa anatomio greke Jupoj kaj ŝuoj de danco greke Ĉio pri baleta jupo greke Bildoj de baleta jupo Bildoj de iuj specoj de baleta jupo greke Anatomio de baleta jupo greke Bildo de romantika baleta jupo greke Bildo de klasika baleta jupo greke Baleta jupo de La dormanta belulino greke Bildo de baleta jupo de Cignolago de rolo de Odilia, uzata de studanto de baleto Rambert greke Historio de baleta jupo