Baleta tekniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baleta tekniko estas la sistemo de anatomie veraj strategioj kiuj, kiam aplikitaj, strebas efektivigi plenumadon kaj artan esprimon de la baleto.

Tekniko povas ankaŭ temi pli ĝenerale pri dancista trejnado kaj eblecoj. La kerna tekniko de baleto havas nur malgrandajn regionajn variadojn tutmonde. Diversaj trejnadaj manieroj estas sciataj, ili produktas malsamajn aspektojn de spektaklo kaj estetikajn rezultojn. Baleto (aparte klasika baleto) metas grandan emfazon sur la maniero kaj plenumado de movado.

Baleta tekniko povas signifi la fundamentajn principojn kaj paŝojn sur kiu baletaj paŝoj estas konstruitaj. Ĉi tiuj fundamentaj principoj kaj paŝoj estas "tirado supren" (populara termino uzata por priskribi taŭgan staturon kaj levadon de la muskoloj por pligrandigi elturniĝon, kvanton kaj kvaliton de turnoj kaj propran aranĝon), staturo, surfingrado sur la piedfingroj kaj fleksebleco.

Ĝenerale, kiam temas pri la plenumado de danco, dancisto kun bona tekniko faras bonan lokigon (aŭ aranĝon), kaj elturniĝon. Ĉi tie aranĝo temas pri la dancista ebleco konservi la kapon, ŝultrojn kaj koksoj laŭliniigitajn vertikale, elturniĝo temas pri la dancista ebleco plenumi movojn kun la kruroj turnitaj deantaŭe eksteren. Ĉi tio povas esti en areoj kiel pura piedlaboro, movo de brakoj, kaj entute veraj pozicioj kaj linioj kaj anguloj.

Trejnado[redakti | redakti fonton]

Baleto estas konsiderata kiel unu el la plej malfacilaj por lernado dancaj ĝenroj sed estas ankaŭ la fundamento de ĉiuj la aliaj dancaj specoj.

Junaj dancistoj devas ricevi rigoran klerigadon en maniero de danco de lernejoj, kiujn oni eneniras kiam estas junaj (de proksimume 10-jaroj de aĝo). Studantoj estas postulitaj lerni nomojn, signifojn kaj precizan teknikon de ĉiu movo. Emfazo estas sur forteco plejparte en la suba parto de korpo, aparte la gamboj, kaj la kerno (ankaŭ nomata kiel la centro aŭ la abdomeno) ĉar forta kerno estas necesa por multaj movoj en baleto, aparte turnoj, kaj sur ellaborado de fleksebleco kaj forteco de piedoj kaj maleoloj por dancado surfingre.

Baleta tekniko estas tradicie tre severa. Ĝi konsideras la konstruajn blokojn de baleto kaj perfektecon en ŝlosilaj principoj kaj paŝoj. Estas rekomendate forte je juna aĝo konstrui bonajn kutimojn kaj protekti la muskolojn, limbojn, ostojn, kaj sanon de la dancisto. Ekzemple, juna dancisto estas instruita ne esti serpoforma, por ke li aŭ ŝi ne rompu sian maleolon en la estonto kiam estos surfingre.

Estas sep stiloj de trejnado en klasika baleto, la plej komunaj estas maniero de Vaganova (rusia), maniero de Cecchetti (itala), manieroj de Reĝa Baleta Lernejo kaj Reĝa Akademio de Danco (anglaj), maniero de Balanchine (usona). La teknikoj trovitaj en klasika baleto estas kadro por multaj aliaj stiloj de danco.

Por virinoj, la tipa baleta klasa vestado inkluzivas rozkoloran, nigran, aŭ karne kolorigitan subo-duonan trikaĵon (kvazaŭ pantalonon), supro-duonan trikaĵon (kvazaŭ ĉemizon) elekteblan de diversaj koloroj kaj stiloj, kun elektebla mallonga jupo. Por viroj, la tipa klasa vestado inkluzivas nigran aŭ malhelan subo-duonan trikaĵon kune kun formo-adaptita blanka ĉemizo aŭ supro-duona trikaĵo vestitaj sub la subo-duona trikaĵo. Viroj devas ankaŭ vesti dancan zonon por subteno sub ilia dancovesto. En multaj okazoj studantoj povas vesti unu-peca vestaĵon kiu kombinas subo-duonan kaj supro-duonan trikaĵojn por malpli detrui al artan linion. Dancistoj vestas molajn baletajn ŝuojn (nomataj ankaŭ kiel teknikaj ŝuoj) dum la klasoj. La inaj dancistoj kutime vestas rozkolorajn aŭ flavgrizajn ŝuojn kaj la viroj vestas nigrajn aŭ blankajn ŝuojn. Ofte, kruraj varmigiloj (trikita tuboj de varianta longo ekde ĝuste longo sufiĉa por kovri la maleolon ĝis longo sufiĉa por kovri la tutan kruron) estas vestitaj dum la frua parto de klaso por protekti la dancistaj muskoloj ĝis kiam ili iĝas varmaj. Dum baleta klaso, estas kutime postulite ke virinoj metu siajn harojn en bulkon aŭ alian stilon kiu konservas la harojn proksime al la kapo kaj for de la kolo. La celo de postulo de la kutima danca klasa vestado kaj hara stilo estas doni al la dancisto liberecon de movado (ankaŭ ne okazi sur la vojo dum turnoj) kaj permesi al instruistoj pritaksi la aranĝon kaj teknikon de la dancisto.

Nur kiam maleoloj kaj piedoj de virinoj estas fortigitaj, kaj la plejparto de klasika tekniko estas lernita al perfektaj normoj, virinoj komencas porti surfingrebligajn ŝuojn dum kiam viroj daŭre portas molajn ŝuojn kaj lernas pli plibonigitajn saltojn kaj turnojn. La aĝo je kiu dancistoj starti surfingran laboron varias de studanto al studanto. Forteco estas ĉefa kondiĉe de ebleco de uzo de surfingrebligaj ŝuoj por etenditaj tempodaŭroj. Tro frua uzo de surfingrebligaj ŝuoj aŭ nesufiĉa trejnado povas rezulti en seriozaj vundoj aŭ malkapabloj en posta vivo.

Maniero[redakti | redakti fonton]

Kvankam estas iuj malgrandaj regionaj variadoj, la 'reguloj' kaj vortoprovizo de movoj de baleto estas la samaj ĉie en la mondo. La malsamaj trejnadaj teknikoj de baleto estas dizajnitaj por produkti malsaman estetikan kvaliton de studanto. Ĉi tio estas aparte rimarkebla en la altaj vastigaĵoj kaj dinamikaj turnoj de rusia baleto, dum kiam itala baleto strebas al esti multe pli surtera, kun fokuso sur rapida komplika piedlaboro. Ekzemple, la tarantella estas konata itala popoldanco, kiu estas kredita al esti influita italan baleton.

La plej rimarkindaj baletaj manieroj estas nomita post iliaj kreintoj. Ekzemple, du dominantaj sistemoj de Rusio estas sciata kiel la maniero de Vaganova post Agrippina Vaganova, kaj la maniero de Legat post Nikolaj Legat. La konata maniero de Cecchetti estas bazita sur tekniko ellaborita kaj instruita de la itala dancisto Enrico Cecchetti (1850 - 1928). Alia eŭropa sistemo, bazita sur la instruadaj manieroj de la franco Auguste Vestris, estis ellaborita en Kopenhago de August Bournonville (1805 - 1879). La sistemo estas instruita precipe kiel tradicio en Danio, la lando de Bournonville.

La malsamaj manieroj (aŭ lernoj) de baleta tekniko prezentas la historian evoluon de baleto. Ĉi tiuj manieroj inkluzivas:

Iluzio de flugo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ballon (baleto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]