Balgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejservanto aktivigas la balgon de orgeno (itala, 18-a jarcento)

Blovbalgo estas ilo por produkti aerblovon aŭ -puŝon. Faltobalgo estas regula zigzagita faldita parto de aparato, veturilo, ks. kunligante du aliajn moveblajn partojnm tiel ke oni povas ilin proksimigi aŭ malproksimigi, konservante la fermitecon de la internaĵo. Ekz. balgo de akordiano, de fotoaparato; aŭtobuso kun balgo, intervagona balgo (PIV).


Priskribo de blovbalgo

Ĝi konsistas el deformebla korpo kun unu aŭ du valvoj. Per unu valvo ĝi ensuĉas aeron dum la malpremado kaj elblovas ĝin tra la ajuto dum la kunpremado. Dua valvo malebligas partan refluadon de la aero je la malpremado. Plej fruaj formo estas tute sen valvoj; la praktikanto devis fermpremi la enfluotruon permane, tiel ke la enfluotruo plejparte troviĝis en la tenilo. Fruaj formoj konsistis el ligno kaj ledo, nuntempe oni konstruas balgojn plejparte el plasto.

Historia utiligado

balgoblovilo

Tiun ĉi ilon oni uzis precipe ekde la mezepoko mezepoko en forĝejoj, por alĝustigi la temperaturon en la forĝardejo. Por la ferproduktado en Eŭropo oni uzis jam ekde komence de la 13-a jarcento ventigilojn movigataj de akvomueliloj, je kiuj la kamoj de kamŝafto levis la supre kuŝantan tavolon de baldo, kiun poste surkuŝantaj peziloj malsuprenpremis. La plibonigita aeralkonduko (pli da oksigeno) sekve plialtigis la temperaturon bezonatan por la fandado. Balgoblovilon tamen ankaŭ uzis en ĉiu mastrumaĵo, por reekflamigi matene la ardon en malfermaj fajrejoj kaj kamenoj per trafa aerbaton.

Instrumentkonstruo

Orgen-baldo en la orgenmuzeo de Borgentreich.

Orgeno, harmoniumo

Balgoj ankaŭ provizis la orgenojn per aero. Jen oni diferencigas inter ĉerpobalgoj kaj magazenbalgoj. Ŝanĝojn de la aerpremo egaligas t.n. reguligaj balgoj.

Je la harmoniumo la ludanto pumpas per du piede movigataj balgoj pluan balgon en de la instrumento, kiu siaflanke ellasas konstante la venton bezonatan por la funkciado de la instrumento.

Vd. ankaŭ Vento (orgeno)

Akordeono

Je harmonikoj la balgo troviĝas inter basflanko kaj diskantflanko de la instrumento. Laŭ speco de la instrumento ĝi adaptiĝas laŭ grando kaj aspekto al la resta instrumento. Ĝi konsistas plejparte el egale profundaj faldoj. Nombro kaj profundeco de la faldoj ege varias je la diversaj muzikiloj. La bazon tamen preskaŭ ĉiam konsistigas faldita kartono, kiu estas movkapable kovrita per maldika, aerdensa ledo je la anguloj. Je etkostaj instrumentoj ankaŭ artefarita ledo anstataŭas la naturledon.

Protektiloj el metalo aŭ ledo plifortikas la eksterajn angulojn. La faldosurfaco povas esti fortikita kaj beligita ene kaj ekstere per dieversaj materialoj. Ĉe ambaŭ finaĵoj de la balgo troviĝas lignokadro, kiu konsistigas la ligilon al la aliaj instrumenteroj.

Hendrik ter Brugghen: La sakfajfilisto

Iam ekzistis aparta metio por balgfaristoj, nuntempe nure instrumentfaristoj mem produktas siajn balgojn, nur la pli laborintensajn laborojn ili transdonas al hejmlaboristoj. Ekzistas en Eŭropo ankoraŭ kelkaj firmaoj specialiĝintaj pri la produktado de instrumentbalgoj.

Ekster Eŭropo oni konis diversajn tipojn de balgoj, kiuj tamen baziĝas sur la sama principo.

Sakfajfilo

Ankaŭ la sakfajfilo aŭ sakŝalmo ofte estas provizata de aero per balgo.

Eksteraj ligiloj