Balia maro
La Balia Maro (indonezie Laut Bali) estas flanka maro de la Pacifika Oceano en sudorienta Azio, kiu kovras areon de 45 000 kvadrataj kilometroj [1]. Sian nomon la maro, facile dedukteble, havas de la insulo Balio. La teritorio apartenas al la insulara ŝtato Indonezio. La maro havas profundon de ĝis 1590 metroj[1].
La maro etendiĝas inter la insuloj Balio kaj Sumbavo en la sudo, Maduro en la okcidento kaj la Kangean-insuloj en la nordo. En la nordokcidento najbaras la Java Maro, oriente la Floresa Maro.
En oceanografio la Balia Maro estas foje konsiderata parto de la Floresa Maro [1].