Balisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopio de romia balisto.
Basreliefo de balisto
Kvarrada balisto portita de katafraktaj ĉevaloj, ĉ. 400.

Balisto estas antikva militmaŝino kiel granda arkoarbalesto por ĵetado de ŝtonoj, sagegoj kaj simile. Ĝi povis esti grandega kaj uzis risortojn por lanĉi grandajn ĵetaĵojn; kutime estis uzata de kelkaj homoj samtempe. De tiu ĉi vorto devenas la vorto Balistiko kaj pro analogio kun aliaj similaj vortoj en aliaj lingvoj devenaj de la latinida vorto bala (kuglo).

Historie jam romianoj kaj grekoj konis ĝin por lanĉo ĉefe de ŝtonoj. Ĝi estis uzata ĉefe por sieĝoj. Poste ĝi inspiris la kreadon de la arbalesto kaj ne inverse.