Baliviana koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Baliviana koturno
Baliviana koturno
Baliviana koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. balliviani
Odontophorus balliviani
(Gould, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Baliviana koturno, Odontophorus balliviani, estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj.

La latina scienca nomo de tiu birdo rememorigas la gravon de José Ballivián kiu estis generalo kaj prezidento de Bolivio dum la 1840-aj jaroj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas kiel endemio en orientaj Andoj nome Yungas de sudorienta Peruo kaj en norda kaj okcidenta Bolivio en La Paz kaj Cochabamba.

Ili loĝas kaj en humidaj arbaroj kaj en montararbaroj laŭsezone sekaj, kun subkreskaĵaro, bambuoepifitoj je altitudoj el 1000 al 3500 m. Ili ŝajne kapablas adaptiĝi al duarangaj lokoj kun rearbarigo. Ĝi estas la ununura odontoforedo kiu posedas distribuejon tiom aparta de la aliaj specioj ĉe la anda deklivaro de Amazonio, en pleja sudorienta Peruo kaj en okcidenta apuda Bolivio. Ili estas anstataŭataj en norda Peruo de la Stelkoturno, kiu havas ne tiom punktecan dorson kaj ne tiom evidentan kreston. Ties areo iom koincidas kun tiu de la Ruĝbrusta koturno kies voĉo estas simila sed kiu ŝajne loĝas pli malalte kaj nur en Bolivio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉirkaŭ 27 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 0.325 kg. La kronaj plumoj estas relative longaj kaj formas kreston. La fortika beko estas nigreca, la iriso malhelbruna. La nuda ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas oranĝecruĝa, la kruroj grizaj. Ambaŭ seksoj estas identaj. Maskla plenkreskulo havas ruĝecbrunan kronon, vangojn nigrajn ĉirkaŭate de cinamaj superokulo kaj suba strio. La resto de la subaj partoj estas malhelbrunaj al nigrecaj ĉe la gorĝo, kun ĉe ĉiu plumo blankan pinton. La dorso estas ruĝecbruna kun fajna nigra strieco. La ino estas iom pli hela, pli ruĝeca supre kaj pli helbruna sube.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Temas pri specio malfacile observebla, ĉar ili estas ĉefe en densa subkreskaĵaro de etaj ravinoj. Krome ili vivas en etaj grupoj timemaj kiuj ekflugas kaze de alproksimiĝo. Oni vidas ilin nur kiam ili trapasas ŝoseojn kure. Ili krias mateniĝe kaj krepuske. La alarmalvoko povas esti priskribita kiel glugleca ripeteca 'uailedli-i -uailedli-i', simila al tiu de la Ruĝbrusta koturno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]