Balladeus

El Vikipedio, la libera enciklopedio



Balladeus [BaladEŬS] estas muzikgrupo el la flandra urbo Ninove kiu volas originale prezenti popolajn kantojn. Ĉefkantisto estas Rufijn DE DECKER kiu jam delonge ne plu estas nekonata en la Flandra popolmuzika mondeto. Kiel kantisto en la grupoj « Voljeir » kaj poste « De Veske Voljeir » li jam faris multajn kantetojn kaj tion li daŭrigegas kun Balladeus.

La muziko de Balladeus estas tre varia. Rakontaj baladoj honorigas la gruponomon. Ili estas alternataj de ludaj afiŝproklamaj kantoj, kunkantaĵoj kaj instrumentaj programeroj. La kantetoj temas pri aktualaj temoj, sed la tradicio ĉiam proksimas.

Grupomembroj[redakti | redakti fonton]

Rufijn DE DECKER estas la ĉefkantisto. Jan MARIS ludas gitaron, timpanonon kaj kontrabason kaj estas kune kun Geert VAN SNICK ankaŭ “veterano” de “De Veske Voljeir”. Geert ludas akordionon kaj sakŝalmon.

Bert DE TAEYE kaj Wim VANDERPOORTEN kompletigas la grupon. Bert ludas tutan serion da instrumentoj kiel vjelo, flutojn, sakŝalmon kaj violonĉelon. Wim-on aŭdas vi umi je klarneto, gitaro kaj sakŝalmo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]