Balnibarbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balnibarbio (angle Balnibarbi) estas fikcia lando de la libro La vojaĝoj de Gulivero de brita verkisto Jonathan Swift. Laŭ la libro, Gulivero vizitis ĉi tiun landon en la jaro 1708. La ĉefurbo de Balnibarbio estas Lagado. Sed la reĝo de Balnibarbio vivas ne en Lagado, sed sur fluganta insulo Laputo. Lingvoj de Balnibarbio kaj de Laputo estas la samaj.

Loĝantoj de Balnibarbio estas tre forlogitaj pri variaj projektoj pri reorganizo de tekniko kaj aliaj sferoj de vivo. La projektoj estas tre stultaj, sed la homoj esperas pri grandiozaj efektoj de la projektoj en estonto kaj vivas tre malriĉe, ĉar direktas multajn penojn al la projektoj kaj neglektas kutiman laboron.

Loko

Laŭ la libro, Balnibarbio situas en nordorienta parto de Pacifiko.

Formo de regado

Balnibarbio estas monarkio regata de la reĝo de Laputo (fluganta insulo kapabla flugi super Balnibarbio). Probable, ekzistas parlamento de Balnibarbio, ĉar en la libro de tempo al tempo oni mencias pri senatanoj; sed estas ne konata, kie la parlamento situas: en Balnibarbio aŭ sur Laputo.

Administrejoj de urboj estas enoficigata, probable, de la reĝo.

De tempo al tempo la reĝo uzas la flugantan insulon por ke sufoki ribelojn en Balnibarbio: la insulo stopas super ribelanta urbo ŝirmante Sunon kaj pluvojn; okazas ke ŝtonoj estas ĵetata al domoj de ribelantoj; se la ribelo daŭras, la reĝo povas decidi dispremi la urbon mallevante la insulon sur ĝin, sed ĉi tio okazas tre malofte.

Ĉirkaŭ la jaro 1705 aŭ 1706 la reĝo provis uzi ĉi tiujn metodojn por ke sufoki ribelon en urbo Lindalino. Sed loĝantoj de la urbo provis detrui diamantan bazon de Laputo plirapidigante ĝian malleviĝon per 5 magnetoj starigitaj por ĉi tio sur 4 turoj kaj roko. Sekve la reĝo lasis Lindalinon trankvila, kaj ĉi tiu urbo fakte restis sendependa ŝtato.

Proĵektado

Ĉirkaŭ la jaro 1668 iuj loĝantoj de Balnibarbio vizitis Laputon kaj parte adoptis pensmanieron de laputanoj. Ili komencis sin okupi en Balnibarbio pri tiel nomata proĵektado - specifa tipo de projektado. Estis organizata Akademio de Proĵektistoj en la ĉefurbo Lagado; pli malfrue samaj akademioj estis organizataj en aliaj urboj de Balnibarbio. Projektoj prilaboratoj dum la proĵektado estas nomataj proĵektoj. Ili estas tre stultaj.

Ekzemploj de la proĵektoj: ricevi lumon el kukumoj; ricevi nutraĵon el ekskremento; konstrui domojn komencante de tegmento; utiligi araneojn por produktado de ŝtofoj.

Loĝantoj de Balnibarbio estas tre forlogitaj pri ĉi tiu proĵektado kaj estas tre malriĉa. Profesoroj de Akademio de Proĵektistoj ofte petas vizitantojn doni monon por ilia "scienco". Sed la homoj esperas pri grandiozaj efektoj de la projektoj en estonto. Nur malmultaj loĝantoj de Balnibarbio ne okupas sin pri proĵektoj; ilia reputacio en la lando estas malbona.

Fontoj