Baloži
Baloži | |||
Urbo | |||
Urbodomo.
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Baloži | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Ķekava | ||
Historia regiono | Vidzeme | ||
Rivero | Titurga | ||
Supermara alteco | 10 m s. m. | ||
Koordinatoj | 56° 52′ 30″ N 24° 07′ 09″ O / 56.87500 °N, 24.11917 °O (mapo) | ||
Areo | 7,1 km² (710 ha) | ||
Loĝantaro | 6 780 (29.01.2021) | ||
Denseco | 954,93 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1991 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-2112, LV-2128 | ||
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.balozi.lv/public/?id=53&ln=en | |||
Baloži estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Ķekava kaj situas en norda parto de la distrikto, sur la limo de ĉefurbo Rigo. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 13 km de Ķekava kaj 13 km de centro de Rigo.[1]
Historio[redakti | redakti fonton]
En antikveco, Ķekava regiono estis relative malabunde loĝita areo en la norda parto de zemgala ŝtato Upmale. En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio. Ĝis la Livonia Milito, Baloži estis submetitaj al Arkidiocezo de Rigo.
Post la fino de la Livonia Milito en 1582, la teritorio estis integrigita en la pola Duklando de Livonio. Poste (1629) ĝi venis sub sveda regado, post Granda Nordia Milito ĝi estis aneksita al la Livlanda gubernio de Rusio.
La historio de la nuna urbo komenciĝas en 1947, kiam konstruiĝis torffabriko "Baloži", ĉirkaŭ kiu formiĝis laborista vilaĝo, kiu en 1958 fariĝis rajtoj de urbvilaĝo.[2] La vilaĝo de la torffabriko estas la plej malnova parto de la urbo, ĝi estas regata de la 1950-aj-1970-aj jaroj da konstruado. En 1974, ĝia teritorio estis etendita al la Bauska aŭtovojo por inkludi la nunan vilaĝon de Titurga, kiu estis konstruita en la 1980-aj jaroj. Urborajtoj estis konceditaj en 1991.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La urbo situas en Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene).[3] Sude kaj okcidente de Baloži estas grandaj marĉoj.
Averaĝa temperaturo estas -5°C en januaro kaj +17°C - +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[3]
Transporto[redakti | redakti fonton]
La ĉefa ŝoseo de la urbo estas E67/A7 Via Baltica (Talino-Varsovio). Loka vojo estas V3 (Baloži-Rāmava). La urbon atingas la interna bustrafiko de Rigo (itinero 23), 4 km for de la urbo estas fervoja linio Rigo-Jelgava kun stacio Baloži.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 6 823 personoj sur areo de 7,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 957 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1965 | 1800 |
2000 | 3982 |
2021 | 6746 |
Etna strukturo[redakti | redakti fonton]
Jaro | Homoj kune |
Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 3982 | 1934 (49%) | 1405 (35%) | 249 (6%) | 122 (3%) | 103 (3%) | 87 (2%) | 82 (2%) |
2021 | 6746 | 4067 (60%) | 1736 (26%) | 212 (3%) | 164 (2%) | 86 (1%) | 70 (1%) | 411 (6%) |
Bildoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Toponavi.com. Distancoj.
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 166.
- ↑ 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 4,0 4,1 stat.gov.lv
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Baloži en Vikimedia Komunejo