Balta Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balta Maro
maro
Balta Maro vidata el haveno en Darłowo
Landoj
Parto de Eŭropo
Insuloj
Kelkaj havenurboj
Alfluantoj
Areo 422 300 km² (42 230 000 ha)
Balta Maro
Balta Maro
Balta Maro
Balta Maro vintre
Balta Maro vintre
Balta Maro vintre
Vikimedia Komunejo: Baltic Sea
Retpaĝo: http://maps.grida.no/baltic

Balta Maro estas maro en norda Eŭropo, golfo de la Atlantika Oceano, ĉirkaŭata de Danio kaj Svedio okcidente, Finnlando, Rusio kaj Baltio (t.e. Estonio, Latvio kaj Litovio) oriente, Pollando kaj Germanio sude. Nur mallarĝaj markoloj ligas ĝin kun Atlantiko: Eta Belto (dane Lillebælt), Granda Belto (dane Storebælt) kaj Sundo kondukas al Kattegat kaj tiu tra Skagerrak al la Norda Maro. Ĝi estas malprofunda en komparo kun aliaj maroj. Laŭ geologia vidpunkto ĝi estas tre juna.

La maro havas tri grandajn golfojn: estas la Botnia Golfo inter Svedio kaj Finnlando, la Finna Golfo kiun limas Finnlando, Rusio kaj Estonio kaj la Riga Golfo inter Estonio kaj Latvio.

Ĝia areo estas ĉ. 422 000 km2, volumeno 21 000 km3, kaj profundeco meznombre 55 m, maksimume 450 m. La areo de ĝia alfluejo estas ĉ. 1 700 000 km2.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la organizo The Nature Conservancy, kaj tiele biogeografie apartenas al Nordeŭrop-mara Provinco de la Mezvarm-nordatlantika Regno, tiu ĉi estante unu el la 13 Maraj Regnoj.

Evoluaj fazoj de la maro

La Balta Maro kuŝas en basenego sur la nordeŭropa prarokaĵo. La kavaĵo aĝas minimume 1 200 000 000 jarojn, sed la nuna maro formiĝis iom post iom dum kaj post la lasta glaciepoko (la Vistula glacia periodo). Antaŭ 20 000 jaroj enorma glacia maso, eĉ tri kilometrojn dika, ankoraŭ premis la rokbazon, sed antaŭ 13 000 jaroj la klimato varmiĝis kaj ekis degelado. Tiel malpeziĝadis la glacia tavolo kaj la terkrusto komencis malrapide leviĝi kaj ĝi ankoraŭ leviĝas, plej rimarkinde ĉe la mezo kaj nordo de la Botnia Golfo proksimume 7 ĝis 8 milimetrojn en unu jaro. En la sudo de la Balta Maro tero tute ne leviĝas, okazas eĉ malrapida malleviĝo.

La terleviĝo, freŝa akvo el la degelanta glacio kaj mondaj ŝanĝiĝoj en la akvonivelo de la oceanoj kondukis la Baltan pra-akvejon tra diversaj fazoj al la nuna Balta Maro. Antaŭ 11 000 jaroj la areon kovris sensala akvo; tiu fazo de la Balta historio estas nomata la Balta Glacia Lago. Post kiam malfermiĝis vasta markolo al Atlantiko, la akvo saliĝis, komenciĝis periodo de la Joldia Maro (nomita laŭ scienca nomo de tiama konko Yoldia). Tiun sekvis rea sensaliĝo, ĉar la leviĝanta tero fermis la larĝan akvovojon tra meza Skandinavio al Atlantiko; la periodon oni nomas la Ancilusa Lago (laŭ la molusko Ancylus fluviatilis, tipa en sedimentoj de antaŭ proks. 10 000 jaroj). Ĝin sekvis, antaŭ 8000 jaroj, la sala Litorina Maro (Littorina littorea estas konkospecio vivanta en sala akvo): tiam la markoloj ĉe la nuna Danio estis multe pli profundaj kaj larĝaj ol nun, kaj la maro tiam travivis sian plej salan fazon post la glacia epoko. Antaŭ 4000–2000 jaroj fine komenciĝis la periodo, kiun oni povas proprasence nomi la nuna Balta Maro.

La duonsala maro

Pli ol 200 riveroj verŝadas sensalan akvon en la Baltan Maron. Tio kaj la malvasteco de la markoloj ĉe Danio igas ĝin la plej granda maro kun duonsala akvo. La akvo estas miksaĵo de sala (35 milonoj da salo) oceana akvo kaj sensala rivera akvo. En la sudaj partoj la surfaca akvo povas enhavi 20 milonojn da salo, pli norde nur 6 milonojn. Ĉe la buŝoj de riveroj, ekz. proksime al Sankt-Peterburgo, la akvo estas preskaŭ sensala. Se ne okazus, de tempo al tempo, enfluo de oceana akvo el la Norda Maro, la Balta Maro iom post iom iĝus sensala.

La oceana akvo enportas krom salo ankaŭ oksigenon kaj tiel, ĉar la sala akvo estas pli peza ol la sensala, helpas teni la profundejojn vivotaŭgaj. Tiaj enfluoj de Norda Maro okazas tamen sufice malofte. Dum la 20-a jarcento okazis ses grandaj enfluoj de sala akvo. La pli peza sala akvo tiam fluas antaŭen dum kelkaj semajnoj laŭ la profundoj ne miksiĝante al sensala akvo. Inter tiuj enfluoj la profundejoj povas iĝi tute senvivaj. Estas planoj pliigi tiujn enfluojn sed la metodoj estas tro multekostaj aŭ endanĝerigas la medion pli ol la nuna situacio. Do estas prefereble solvi la problemon de akva poluo, kiu kaŭzas la malaperon de oksigeno, inter la ŝtatoj ĉirkaŭ la Balta Maro.

La Balta Maro naskiĝis kiel lago antaŭ 13 000 jaroj, post la glacia epoko, kaj ĝi travivis alternajn fazojn de saleco kaj sensaleco. La lasta, sala fazo komenciĝis antaŭ 8000 jaroj, post kio la daniaj markoloj iom post iom malvastiĝis kaj la enfluo de oceana akvo malkreskis. Pro la duonsaleco multaj vivaĵoj troviĝas en streĉa situacio: ekz. oceanaj fiŝoj pro malmulteco de salo, riveraj kaj lagaj pro multeco de salo. La malpli ol 10 000 jaroj ne sufiĉis por evoluigi flaŭron kaj faŭnon perfekte adaptitan al la duonsala medio de la maro.

Insuloj

Insulo Alando kun la administraj limoj de la provinco

Marbordaj urboj

Helsinki

La plej grandaj marbordaj urboj (laŭ loĝantaro):

  • Sankta Petersburgo (Rusio) 4.700.000 (metropola areo 6.000.000)
  • Stokholmo (Svedio) 843.139 (metropola areo 2.046.103)
  • Riga (Latvio) 696.567 (metropola areo 842.000)
  • Helsinki (Finnlando) 605.022 (metropola areo 1.358.901)
  • Gdańsk (Pollando) 462.700 (metropola areo 1.041.000)
  • Kaliningrado (Rusio) 431.500
  • Szczecin (Pollando) 413.600 (metropola areo 778.000)
  • Tallinn (Estonio) 429.500
  • Gdynia (Pollando) 255.600 (metropola areo 1.041.000)
  • Kiel (Germanio) 242.000[1]
  • Espoo (Finnlando) 257.195 (parto de la metropola areo de Helsinki)
  • Lübeck (Germanio) 216.100
  • Rostock (Germanio) 212.700
  • Klaipėda (Litovio) 194.400
  • Oulu (Finnlando) 191.050
  • Turku (Finnlando) 180.350
Haveno de Helsinki
Haveno de Tallinn
Haveno de Klaipėda
Haveno de Sankta Petersburgo
Haveno de Kaliningrado

Gravaj havenoj (sed ne grandaj urboj):

Estonio:

Finnlando:

Germanio

Latvio:

Litovio

Pollando:

Rusio:

Svedio:

Nomoj de la Balta maro en lingvoj de apudaj landoj

  • dane Østersøen [OSToson]
  • svede Östersjön [OSTerĥon]
  • finne Itämeri
  • ruse Балтийское море
  • estone Läänemeri
  • latve Baltijas jūra
  • litove Baltijos jūra
  • pole Morze Bałtyckie [moĵe baŭtickje], Bałtyk [baŭtik]
  • germane Ostsee [OSTze])

La nomoj dana, sveda, finna kaj germana signifas "orienta maro", la estona "okcidenta maro".

Referencoj

  1. Statistische Kurzinformation (en germana). Landeshauptstadt Kiel. Amt für Kommunikation, Standortmarketing und Wirtschaftsfragen Abteilung Statistik.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://maps.grida.no/baltic interaga mapo

greke http://www.fimr.fi/ "Baltmara portalo", paĝaro de la Finnlanda Instituto pri Maresploroj: ĝeneralaj informoj kaj aktualaĵoj pri la Balta Maro en la lingvoj finna, sveda, angla kaj estona.