Balta sukceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nepolurita balta sukceno.
Paleogeografio de frua-meza Eoceno en Eŭropo, montrante lokon de kuŝejo de balta sukceno (markita kiel Gdansk).

La regiono de la Balta Maro estas hejmo de la plej granda konata kuŝejo de sukceno, nomita balta sukcenosukcenito. Ĝi datas el 44 milionoj da jaroj (dum la Eoceno).[1] Oni ĉirkaŭkalkulis, ke tiamaj arbaroj okazigis pli ol 100 000 tunojn el sukceno.[2] Aktuale, pli ol 90% de la sukceno de la mondo venas el Kaliningrada provinco de Rusio. Ĝi estas grava enspezofonto por la regiono; nome la loka Kaliningrada Sukcenkombinato elfosis 250 tunojn de tio en 2014,[3] 400 tunojn en 2015.[4]

Iam oni supozis, ke "balta sukceno" inkludas sukcenon el la minoj de lignitoj de Bitterfeld en Saksio (Orienta Germanio). Oni supozis, ke la sukceno de Bitterfeld estas nur 20–22 milionoj da jaroj aĝa (Mioceno), sed komparo de la animalaj inkludoj en 2003 sugestis, ke temas eble pri balta sukceno kiu estis rekuŝejigita en kuŝsejo de Mioceno.[5] Plua studo de insektotaksonoj en la sukceno montris, ke la sukceno de Bitterfeld estas el la sama arbaro de la balta sukceno, sed aparte kuŝejigita el pli suda sekcio, en simila maniero kiel la sukceno de Rovno.[6] Aliaj fontoj de balta sukceno estis listigita kiel venanta el Pollando kaj Rusip.

Ĉar la balta sukceno enhavas el 3 ĝis 8% da sukcenata acido, ĝi estas terminigita kiel sukcenito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ritzkowski, S. (1997). “K-Ar-Altersbestimmungen der Bernsteinführenden Sedimente des Samlandes (Paläogen, Bezirk Kaliningrad)”, Metalla 66 (Sonderheft), p. 19–23. 
  2. (2009) “A new proposal concerning the botanical origin of Baltic amber”, Proceedings of the Royal Society B 276 (1672), p. 3403–3412. doi:10.1098/rspb.2009.0806. 
  3. Russia: Amber covers beach after storm. BBC (9a de januaro 2015).
  4. Amber mining. Amber Museum Kaliningrad. Arkivita el la originalo je 2020-08-11. Alirita 2020-02-29.
  5. (2003) “The first Fossil Cyphophthalmid (Arachnida: Opiliones), from Bitterfeld Amber, Germany”, Journal of Arachnology 31 (3), p. 371–378. doi:10.1636/h03-03. 
  6. Perkovsky, E. E.. (2010) “Chapter 7: Rovno amber”, Biodiversity of Fossils in Amber from the Major World Deposits. Siri Scientific Press, p. 116–136. ISBN 978-0-9558636-4-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]