Lielais Baltezers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baltezers)
Lielais Baltezers
la lago kun la insuleto Priežu sala
la lago kun la insuleto Priežu sala
lago
Situo Latvio
Ĉefaj fontoj akvo origine el la rivereto Gauja
Ĉefaj elfluoj tra kanalo kaj poste la riveretoj Jugla, Ķīšezers kaj Mīlgrāvis fine en la riveron Daŭgavo
Insuloj 6[1]
Datenoj
Koordinatoj 57° 1′ 47″ N, 24° 17′ 46″ O (mapo)57.02972222222224.2961111111110.1Koordinatoj: 57° 1′ 47″ N, 24° 17′ 46″ O (mapo)
Lielais Baltezers (Rigo)
Lielais Baltezers (Rigo)
DEC
Lielais Baltezers
Lielais Baltezers
Map
Lielais Baltezers
Supermara alteco 0,1 m
Surfaca areo 5,975 km²f5
Maksimuma profundo 5,9 mf10
Averaĝa profundo 2,7 mf11
vdr

La lago Lielais Baltezers ("granda blanka lago") situas en Latvio, nordoriente de la nacia ĉefurbo Rigo. Kiel supozigas la nomo, apud ĝi troveblas ankaŭ "malgranda blanka lago", latve Mazais Baltezers, kun surfaco de 1,987 kvadrataj kilometroj. La granda blanka lago kovas surfacon de 5,975 kvadrataj kilometroj. Ĝia akvo origine venas el la rivereto Gauja kaj trafluas la malgrandan lagon antaŭ ol veni en la grandan. Elfluinte el la lago, la akvo pluvojas tra kanalo kaj poste la riveretoj Jugla, Ķīšezers kaj Mīlgrāvis fine en la riveron Daŭgavo.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

Sur la lago situas 6 insuloj, el kiuj 5 estas montrataj kun nomoj[1]:

  • Auzu sala[2]
  • Liepu sala[2]
  • Mazā sala
  • Priežu sala
  • Ropažu sala[2]

La sesa troveblas kun nomo en alia paĝaro.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Borde de la lago - en Esperantlingvaj tekstoj kutime simple mallongigita Baltezers ("blanka lago"), kvankam ekzistas ankoraŭ pluraj kromaj lagoj nomataj Baltezers en Latvio - en somero 1959 okazis la unua el serio de kvar Ĉebaltaj Studentaj Esperanto-tendaroj (ĈET), el kiuj poste evoluis la Baltia Esperanto-Tendaro kaj ankoraŭ poste la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). Ĝia ĉeforganizanto estis la tiutempa studentino Biruta Kondrate (nun Rozenfelde). La unuan tendaron partoprenis esperantistoj nur el tri sovetigitaj baltmaraj respublikoj – Litovio, Latvio kaj Estonio. En la postaj jaroj al la tendaroj venis ĉiam pli multaj esperantistoj el vasta Sovetunio, kaj post la resendependiĝo de la tri baltiaj ŝtatoj en 1990/1991 ankaŭ pli kaj pli da esperantistoj el aliaj eŭropaj landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Lielais Baltezers, Latvia - H LK 458053 enhavas sur la mapo 6 insulojn. Legita la 13-an de marto 2020
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Lielais Baltezers Map - Latvia - Mapcarta enhavas plian nomon de insulo. Legita la 13-an de marto 2020