Balthasar Fabricius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balthasar Fabricius
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1477 (1477-11-30)
en Vacha
Morto 4-an de julio 1541 (1541-07-04) (63-jaraĝa)
en Wittenberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

Balthasar FABRICIUS (ankaŭ: Phacchius, Vach; Phachus; Phacchus, Fabritius; naskiĝinta ĉ. 1478 en Vacha, mortinta la 4-an de julio 1541 en Wittenberg) estis germana humanisto, gramatikisto de la latina kaj retorikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malkonatas la unua loko kie Fabricius estis lerninta. Li enmatrikuligitis en la fondojaro mem de la Universitato de Wittenberg kie li magistriĝis en 1503. Poste li iĝis samloke profesoro pri latina poeziarto kaj retoriko. Filologie amplekse erudite li kune kun Nicolaus Marschalk kaj Hermann Trebelius reklamis la enkondukon de la greka lingvo en Wittenberg. Liaj prelegoj pri la vergilia Eneado kaj Valerius Maximus tiam fundamentis teorie ĉeakademie. En tiu ĉi senco li ankaŭ post la foriro de la kolegoj aktivis. Fabricius kaj liaj amikoj, antaŭ ĉio Trebelius, formis inter la wittenberga humanistaro la frakcion de "grammatici".

Fabricius estis trankvila fakulo kiu ne insistis pri honora titolo de poeto kontentante esti gramatikisto. Por li gramatiko estis la bazo de ĉia ajn klero. Tiu ĉi koncentriĝo je lingvaj problemoj permesis al li daŭrigi la deĵoron ĉe baldaŭ poste tre luteranisma altlernejo. La malrestadema regna kavaliro kaj humanisto Ulrich von Hutten vintre en 1510/11 gastis ĉe sia amiko Fabricius. Tiu ĉi restado de Fabricius en Wittenberg apartenis ankoraŭ al la antaŭpolitika kaj nur kleron serĉanta periodo en la biografio de Hutten, kiu ekde 1505 frekventis multajn diversajn universitatojn. Tamen klaras ke Ulrich aparte en Wittenberg, konversaciante kun la gastiganto Fabricius aŭ kun Kilian Reuter, ankaŭ poete inspiritis.

El ĉiuj tiamaj docentoj wittenbergaj de la sep liberaj artoj Fabricies ege tipis por profesoro specialiĝanta la tutan akademian vivon je la bonaj artoj. Samtempe li donis ekzemplon por tiutempe (la komencon de la 16-a jarcento) malofta, paca paralelekzistado inter humanistoj kaj skolastikuloj. Dum lia rektorado en la vintra semestro de 1517 oni ekigis la pligrandigon kaj novigon de la aro de "Respublica literaria".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Conrad Bursian: Fabricius, Balthasar. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 6, Duncker & Humblot, Leipzig 1877, S. 505.
  • Olaf Ditzel: FABRICIUS Phacchus (Vach), Balthasar. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 25, Bautz, Nordhausen 2005, ISBN 3-88309-332-7, kolumnoj 408–409.
  • Heinz Kathe: Die Wittenberger Philosophische Fakultät 1502–1817 (= Mitteldeutsche Forschungen. Band 117). Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2002, ISBN 3-412-04402-4.
  • Walter Friedensburg: Geschichte der Universität Wittenberg. Max Niemeyer, Halle (Saale) 1917,
  • Helmar Junghans: Verzeichnis der Rektoren, Prorektoren, Dekane, Professoren und Schloßkirchenprediger der Leucorea vom Sommersemester 1536 bis zum Wintersemester 1574/75. Ĉe: Irene Dingel, Günther Wartenberg: Georg Major (1502–1574) – Ein Theologe der Wittenberger Reformation. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig, 2005, ISBN 3-374-02332-0