Saltu al enhavo

Baltimore Bullets

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baltimore Bullets
defunct basketball club (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1944 vd
Fino 1954 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Baltimore
vdr

La klubo Baltimore Bullets - prononco laŭ sistemo IFA [bˈɒltɪmˌɔː bˈʊlɪts], esperantlingve Baltimoraj Kugloj - estis historia klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en Baltimore, Marilando, kiu fondiĝis en 1944. La profesia unua vira teamo de la klubo de 1944 ĝis 1947 konkuris en la ligo American Basketball League, de 1947 ĝis 1949 en la ligo Basketball Association of America kaj de 1949 ĝis 1954 en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1944 en tiuj jaroj okazigis en la stadiono Baltimora Koloseo, malkonstruita en 1961 por doni lokon por nova konstruaĵo Baltimore Civic Center, kiu funkciis de 1962 ĝis 2008 kaj tiam ankaŭ malkonstruiĝis. Nun tie situas la multfunkcia konstruaĵo CFG Bank Arena.