Baluĉio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiono de Baluĉio (rozkolore).

Baluĉio (baluĉe بلوچستان , laŭvorte "lando de la baluĉoj", ankaŭ nomata Beluĉio, BaluĉujoBaluĉistano) estas:

  1. samnoma provinco en sudokcidenta Pakistano (ankaŭ nomata Baluĉistano) kaj
  2. ĉiuj regionoj en kiuj la loĝantaro parolas la baluĉan lingvon (proksimume 4 milionoj), krom en Pakistano ankaŭ en sudorienta Irano, en apudlimaj regionoj de Afganio (regiono Mari) kaj en Turkmenio.

Geografio

Temas pri arida, dezerta kaj monta regiono en la irana altebenaĵo en sud-okcidenta Azio, nordokcidente de la Hinda Oceano proksime de la Persa Golfo. Ĝi precipe inkluzivas la sudokcidenton de Pakistano, la provincon Sistano kaj Baluĉistano en sudorienta Irano kaj tre malgrandan sekcion de sudokcidenta Afganio.

Baluĉio enhavas vulkanojn.

Historio

Unuaj loĝantoj

Unuaj loĝantoj parolis aŭstralazian lingvon. En Mehrgarh oni trovas neolitikajn spurojn kiuj datiĝas el la 60-a jarcento a.K.. Ĉirkaŭ la 40-a jarcento a.K. dravidaj popoloj enlokiĝis en Baluĉio.

Pāratarājas periodo

Anktivaj imperioj

De la 1-a jarcento ĝis la 3-a jarcento post Kristo la reĝoj Pārata regis la regionon. Oni pensas ke tiu dinastio identiĝas al la Pāradas de la Mahabharato[1].

En 650 antaŭ Kristo, Herodoto priskribas la Pāratarājas kiel tribo vivanta en la Nord-okcidento de Persa Imperio regita de Dejoces (Greke : Δηιόκης)[2], persa reĝo. Ariano(Greke Ἀρριανός) priskribas la konflikton inter Aleksandro la Granda kaj la Pāratarājas (Anabasiso la 4-a, greke ἀνάϐασις).

Periodo de Islama ekspansio kaj sekvantaj jarcentoj

Durana Imperio de Ahmad Ŝah Durrani (1722 ĝis 1772)

Dum la araba kaj islama konkero (8-a jarcento), de la Persa Imperio, teknokratoj, burokratoj, soldatoj, scientistoj, arkitektoj, instruistoj, islamaj teologiistoj kaj anoj de sufiismo alvenis el la aliaj landoj de la islama mondo. Multe restadis en Baluĉio ĝis la plifortiĝo de Mogola Imperio. Baluĉoj , devenas de la bordoj de Kaspia Maro, kaj alvenis al Baluĉio ĉirkaŭ la jaro 1000. Ili estis dividitaj en pluraj triboj, kiuj kelkfoje ariĝis kaj formiĝis federacioj . La pli fama estis Kalat, kiu arigis preskaŭ ĉiujn tribojn de 1638, kaj sendependiĝis en 1747.

Kelata ĥanlando

En la 16-a jarcento, rezulte de lukto kun la Mogola imperio, la triboj de braguoj kaj baluĉoj kune formigis la Kelatan reĝlandon. La politiko de la lando estis agresiva; ĉefaj kontraŭuloj de Kelato estis kalĥuroj el Sindo kaj gilzaoj el Afganio. Kadre de multaj militoj la bordoj de la ŝtato ofte ŝanĝiĝis. Kvazaŭ ĉiuj ĥanoj de Kelato opiniiĝis vasaloj de Irano aŭ de Kandagaro, sed ĉi tiu statuso estis pli laŭnoma ol reala.

Brita periodo

Kun enveno de nederlandanoj kaj angloj en Barato la signifo de la ĥanlando rapide kreskis. Anglaj politikistoj opiniis Baluĉion centron de atako al la resto de Barato, al Afganio kaj al Irano. En la jaro 1839 la ĥano de Kelato konfirmis kun angla legacio traktaton kies ĉefaj punktoj estis garantio pri sekureco de anglaj regnanoj kaj de komerciaĵoj en Baluĉio interŝanĝe al milita neŭtraleco. Tio ekis proceson pri aneksado de Baluĉio.

Baluĉio okcidenta estis konkerita de Persa Imperio dum la 19-a jarcento kaj poste venis Britoj.

La britoj pligrandigis sian imperion: Brita Hindio, kreante kvar princajn ŝtatojn en Baluĉio: Makran, Ĥaran, Las Bela, kaj Kalat, la plej vasta kaj la plej potenca. Ili decidas pri la limoj kun la najbaraj ŝtatoj:

De tiu periodo datiĝas la disiĝo de Baluĉio en tri landoj.

Post la kreado de Pakistano (1947)

Baluĉaj militoj

Kvin militoj okazis inter la baluĉaj militestroj kaj la pakistana ŝtato:

  • 1947-1949;
  • 1955;
  • 1958-1969;
  • 1973-1977;
  • 2004 ĝis nun.

De 1990

Perfortoj malforte daŭras de la 1970-aj jaroj. Miloj da rifuĝintoj el Afganio alvenis pro la milito de 1979.

De 1998, Pakistano provis nukleajn testojn en la nordaj montoj de la provinco, ĉe Razko.

De 2005, la iran-baluĉa grupiĝo Jundallah (جندالله, "soldatoj de dio") komencigis militan lukton en Irano. Sed tiu grupiĝo - de multaj, ekzemple la registaroj de Irano kaj Usono, konsiderata terorisma organizaĵo - ne demandas sendependiĝon, ĝia ideologio estas tut-irana, ĝi postulas egalrajtojn por la sunaistoj baluĉaj de la provinco de Sistan-Baluĉio.

Demografio

Nuntempe loĝantaro de Baluĉio diversatakse ĉirkaŭas 11 milionoj da homoj. Vivnivelo estas tre malalta, kvankam regionos poseas multon da utilaj fosilioj. Pro klimato agrikulturado estas tre malfacila kaj praktikiĝas sporade.

Etna situacio

La plej grandaj etnoj de Balochistano estas paŝtunoj kaj baluĉoj, ankaŭ gravan numeron da loĝantoj konsistas braĥujoj. Minoritate en Baluĉio loĝas ĥazaroj (apud kaj en urbo de Kvetao) kaj sistanoj (apud bordo de Afganistano kaj Irano).

Religia situacio

Kvazaŭ ĉiuj estas islamanoj, precipe sunaistoj. Tamen certaj minoritatoj, kiel ĥazaroj, sistanoj kaj etaj aliaj, estas ŝijaistaj. Historie, indiĝenoj estis kvazaŭ nereligiecaj antaŭe. Sed lastatempe en Baluĉio aktiviĝis radikalaj islamistaj grupoj, parte pro caŭso de esti elpremitaj de Afganistano. Tio akutigis la situacion kaj kondukis al oftaj konfliktoj en la regiono.

Kulturo

Famuloj el Baluĉio

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. New light on the Paratarajas
  2. Herodoto, I, 101.
  3. Le Baloutchistan, Le Dessous des cartes (2006)