Balzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balzo
balzo kun malfermiĝinta frukto
balzo kun malfermiĝinta frukto
Biologia klasado
Divizio: Angiospermoj
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Bombakoideoj Bombacoideae
Genro: Ochroma
Sw.
Ochroma pyramidale
(Cav. laŭ Lam.) Urb.
Sinonimoj

Bombax pyramidale Cav. laŭ Lam.
Ochroma bicolor Rowlee
Ochroma concolor Rowlee
Ochroma lagopus Sw.
Ochroma obtusum Rowlee

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Balzo (latine Ochroma pyramidale, taksonomia sinonimo Ochroma lagopus, nomigo laŭ la botanikisto Olof Peter Swartz, botanika aŭtora mallongigo Sw.) laŭ PIV estas tropika arbo el la familio de malvacoj, kies ligno estas pli malpeza ol korko, kaj tial uzata por flosoj. Ĝi hejmas aparte en tropikaj regionoj de Ameriko kaj tie hispanlingve nomatas balsa - kio samtempe hispane estas vorto por "floso" ĝenerale. La ĉefa uzo de la ligno do klarigas la etimologion de la nomo.

Aparte konata veturilo el balzo estis la floso Kon-Tiki, per kiu la norvega esploristo kaj verkisto Thor Heyerdahl en 1947 pruvis sian tezon de popolo el Sudameriko per balzaj flosoj povus esti vojaĝinta al Polinezio en prekolumba epoko por eksetli en Polinezio.

Antaŭ ol kiam surfaj tabuloj estis produktitaj el modernaj materialoj kiel ekzemple vitrofibro-fortigita plasto, la tradiciaj surfaj tabuloj de la havajanoj konsistis kutime el balzo, kaj ankoraŭ nuntempe multaj pasiaj surfistoj aprezas surfotabulojn el tiu ligno. Pro sia stabileco kaj malpezeco, la ligno ankaŭ intense uziĝas por modelaj aviadiloj.