Bamako
Bamako | |
urbo | |
Bamako kaj rivero Niĝero
| |
|
|
Oficiala nomo: Bamako | |
Lando | Malio |
---|---|
Provinco | Ĉefurba distrikto Bamako |
Historia regiono | Franca Sudano |
Memorindaĵo | Granda moskeo en Bamako |
Rivero | Niĝero |
Situo | Bamako |
- alteco | 350 m s. m. |
- koordinatoj | 12° 39′ 00″ N 08° 00′ 00″ U / 12.65000 °N, 8.00000 °U (mapo) |
Areo | 252,0 km² (25 200 ha) |
Loĝantaro | 1 809 106 (01.04.2009) |
Denseco | 7 178,99 loĝ./km² |
Fondo | 1650 |
Horzono | GMT (UTC+0) |
Situo enkadre de Malio
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Bamako | |
Retpaĝo: mairiebamako.africa-web.org | |
Bamako estas la ĉefurbo de Malio. La urbo situas ĉe la rivero Niĝero kaj havas ĉ. 950.000 loĝantojn (stato 2004). En la antaŭurbo Kuba troviĝas la registara kvartalo de Malio.
Historio
Bamako fondiĝis en ĉ. 1650, estis okupata en 1883 de francaj trupoj kaj iĝis en 1908 ĉefurbo de franca registaro "Haut Senegal Niger". Post akiro de la sendependiĝo de sub Francio en (1960), oni igis la urbon ĉefurbo de ŝtato Malio. En 1988, Bamako estis kunsida loko WHO-Konferenco, kies Bamako-iniciativo ŝanĝis la ĝistiaman sanpolitikon de Afriko.
Ekonomio
Bamako estas komerca kaj industria centro (teksaj-industrio) de Malio. El Bamako kondukas la fervoja linio tra Kita, Mahina, Kayes en la havenurbon Dakaro en Senegalo. Dum la fama-fifama Dakar-ralio, Bamako estis etapa loko.