Bambini di Praga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bambini di Praga
Bambini di Praga
Bambini di Praga
Bazaj informoj
Deveno Ostrava, Protektorato Bohemio kaj Moravio,
Ĉeĥio nun Prago, Ĉeĥio
Aktivaj jaroj 1943 - nuntempo
Ĥorestro Bohumil Kulínský
Retejo www.bambini.cz
Membroj

estas denove kaj denove elektataj novaj membroj

Antaŭaj membroj

ekz. Zdena Salivarová-Škvorecká, Marta Vančurová, Jana Koubková, Věra Nováková, Zdeňka Lorencová
Lenka Dusilová, Martina Čechová, Jana Boušková

vdr

Bambini di Praga estas knabina kantista ensemblo, kies fondinto estis Bohumil Kulínský kaj laŭ li ili ricevis nomon Kulínĉata.

Kulínĉata estis en la postmilita Ĉeĥoslovaka radio nocio. Ilia oficiala nomo sonis Infana kantista ensemblo de Ĉeĥoslovaka radio, sed alie ol Kulínĉata neniu nomis ilin. Lulilo de Kulínĉatoj estis en Ostrava-Hrabůvka. En la jaro 1943 tie la juna instruisto Bohumil Kulínský fondis sian unuan ensemblon, kiun lin nomis Kantistetoj el Hrabůvka. Tio estis eminenta ensemblo, ĉar la saman jaron ĝi gajnis en la tutŝtata konkurso de infanaj ensembloj. La konkurson proklamis Lerneja radio en tiama okupata Protektorato Bohemio kaj Moravio.

Poste ili tiel famiĝis kaj eksukcesis, ke ili kantis en multaj landoj de la mondo sub la nomo Bambini di Praga. Ili kantis ankaŭ en lingvoj de landoj, kie ili kantis.

Landoj, kie ili kantis[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.