Bambuperdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bambuperdriko
Bambuperdriko, masklo
Bambuperdriko, masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Bambusicola
Specio: B. fytchii
Bambusicola fytchii
(Anderson, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bambuperdriko (Bambusicola fytchii) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, sudokcidenta Ĉinio, norda Barato, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ĝi estas unu el la du specioj de la genro Bambusicola, kune kun la Ĉina bambuperdriko de orienta Ĉinio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Bambuperdriko
Bambuperdriko

Temas pri specio tre makuleca por bona kamuflo kiu kombinas ĉefe kolorojn brunan, grizan, nigran kaj sablokoloran. Pli precize la kapo montras malhelbrunan kronon, pli helan ruĝecbrunajn frunton, vizaĝon kaj nukon. La superokula strio estas sablokolora kaj la traokula strio pli nigreca ĉe la masklo kaj pli ruĝecbruna ĉe la inoj. La beko estas fortika ĉebaze kaj nigreca; la iriso estas bruna kaj la okulringo tre mallarĝa kaj grizeca. La dorso montras tre klare brunan punktecon sur griza fono, dum en brusto estas tre ruĝecbruna punkteco pli densa en supra brusto kaj iomete pli maldensa en suba brusto sur sablokolora fono, kio en ventro fariĝas nigra makuleco sur blankeca fono, dum en flankoj la nigraj makuloj estas pli grandaj kaj densaj. La pugo estas griza kaj senmarka kaj la vosto mezlonga kaj ruĝeca. La kruroj estas grizaj.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas kutime du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • hopkinsoni (Godwin Austen, 1874) – nordorienta Barato (Asamo kaj Arunaĉal Pradeŝ) suden al orienta Bangladeŝo kaj orienten al norda Birmo.
  • fytchii (Anderson, 1871) - sudcentra Ĉinio (Siĉuano kaj Junano) suden al centrorienta Birmo, nordokcidenta Tajlando kaj norda Vjetnamio.

La latina scienca nomo rememorigas la generalon Albert Fytche.

Referencoj[redakti | redakti fonton]