Bambusicola
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Bambuperdrikoj aŭ Bambusicola estas genro de birdoj de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Ĝi enhavas la jenajn speciojn:
- Bambuperdriko, Bambusicola fytchii
- Ĉina bambuperdriko, Bambusicola thoracicus
Temas pri specioj tre makulecaj por bona kamuflo kiu kombinas ĉefe kolorojn brunan, grizan kaj sablokoloran.
Fosiliaj restaĵoj de bambuperdriko de la fina Mioceno troviĝis en rokoj de Ĉinio. Tiele, kiel multaj aliaj fazanedoj, la stirpo de Bambusicola datiĝas el pli da antaŭ 5 milionoj da jaroj.
|