Ĉina bambuperdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bambusicola thoracicus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina bambuperdriko
Ĉina bambuperdriko
Ĉina bambuperdriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Bambusicola
Specio: B. thoracicus
Bambusicola thoracicus
(Temminck, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉina bambuperdriko (Bambusicola thoracicus) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Ĝi estas indiĝena de orienta kontinenta Ĉinio kaj Tajvano, kaj estis enmetita sukcese en Japanio. Ĝi estas unu el la du specioj de la genro Bambusicola, kune kun la Bambuperdriko de Himalajo.

La Ĉina bambuperdriko estas pli malgranda ol plej parto de perdrikoj, kaj maskloj estas pli grandaj ol inoj. La brusto kaj dorso estas makulecaj en nigra, bruna kaj krema koloroj, kun nigraj punktoj en flankoj kaj supre. La vizaĝo subokule kaj gorĝo, mentono kaj kolflankoj estas brikoruĝecaj, kun plumbogrizaj areoj superokule (bruneca nuanco en vertico kaj al nuko) kaj suben al supra brusto, ĉirkaŭata de ruĝeca koloro; la ventro estas sablokolora kun tre grandaj nigraj makuloj en flankoj.

La dorso havas brunan makulecon sur griza fono kun blankaj punktoj en ŝultroj al flugiloj. La pugo estas grizbruna senmarka. La vosto estas mezlonga kaj pli ruĝeca en eksteraj vostoplumoj. La kruroj estas grizecaj.

Tiu specio troviĝas en varmaj arbaraj areoj kaj herbejoj, sed ĝi ne estas tute dependa el bambuo, spite sia nomo. Kiel ĉe aliaj perdrikoj, ili preferas kaŝiĝi antaŭ ol flugi, sed pretas ekflugi se okazas alproksimiĝo, ektimigante persekutantoj per laŭta flugilfrapado. Ties laŭta alvoko, ofte priskribita kiel ki-ko-kŭaikojukkei (kio estis adoptita kiel japana nomo) estas ripetata kelkajn fojojn antaŭ haltiĝi. Tiu alvoko estas aŭdata pli ol fakte vidata la birdo, kaj kvankam tiu specio estas komuna tra sia limigita teritorio, ĝi estas konsiderata iome kaŝema kaj sekretema.

Spite tio, ĝi estis havata en kaptiveco en Ĉinio dum jarcentoj kaj estis intence enmetita unuafoje en Japanio en 1919 1, kaj poste kun varia sukceso en Havajo, kie ĝi estis listita kiel enmetita birdo ne protektata de la Migratory Bird Treaty Act 2 Arkivigite je 2006-09-02 per la retarkivo Wayback Machine. Ankaŭ enmetita populacio ekzistas en malproksima Iwo Jima 3. Spite ties sukceso en aliaj lokoj, la Ĉina bambuperdriko malaperis el Hongkongo, kaj reenmeta programo en 1961 malsukcesis produkti sukcesan reproduktan populacion 4.

Ido de Ĉina bambuperdriko de 2 tagoj.

Estas du subspecioj, B. t. thoracicus en kontinenta Ĉinio kaj B. t. sonorivox en Tajvano, kiu estas foje traktata kiel separata specio konata kiel Tajvana bambuperdriko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]