Banano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bananoj, nekuiritaj
Nutra valoro po 100 g (3,5 unsoj)
Karbonhidrato 22,84 g
- Amelo 5,38 g
- Sukeroj 12,23 g
- Fibro 2,6 g
Graso 0,33 g
Proteino 1,09 g
Akvo 74.91 g
beta-karoteno   μg 0%
Tiamino (B1-vitamino)  3.1e-2 mg 2%
Riboflavino (B2-vitamino)  7.3e-2 mg 5%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.665 mg 4%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.334 mg 7%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.367 mg 28%
C-vitamino  8.7 mg 15%
E-vitamino  0.1 mg 1%
Kalcio  5.0 mg 1%
Fero  0.26 mg 2%
Magnezio  27.0 mg 7% 
Fosforo  22.0 mg 3%
Kalio  358.0 mg 8%
Zinko  0.15 mg 2%
Procentoj estas relativaj al US
rekomendoj por plenkreskuloj.
Heimild: USDA Nutrient database angle
Pizango kaj pizangujo

Banano estas flava malrekta frukto multe produktata en la tropikaj landoj. De sia sudorienta origino, la banano multe vojaĝis, ĝis atingi Afrikon, la insulojn de la Pacifiko kaj fine Sudamerikon. En multe da landoj oni konsideras la bananon kiel esencan eron de la nutraĵaro.

La vorto "banano" devenas el la volofa lingvo[1]. En kelkaj lingvoj oni nomas la fruktaron de la bananujo "mano", ĉar la fruktoj sidas sur ĝi kvazaŭ fingroj. Plej gravaj specoj estas la deserta banano (kun multe da kulturataj varioj) kaj la pizango, ankaŭ nomata "amela banano".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La banano nekontesteble viciĝas inter la plej gravaj tropikaj fruktoj. Dum 1992 la tutmonda produktado estis 66 milionoj da tunoj: nur la produktado de citrusoj ĝin superis. La matura banano enhavas grandajn kvantojn da kalio kaj da sukero. La frukto estas tre energidona (po 375 kJ je 100 gramoj) kaj bone digestebla pro sia eta grasa enteno. Tial ĝi estas plej ofte krude manĝata. En la bananplantejo oni plukas la bananojn kiam ili ankoraŭ verdas. Malpli fragilaj ol la maturaj fruktoj, ili povas pli bone elteni la transportadon. La bananoj tuj vojaĝas al distribucentroj (eksportmerkatejoj) kie la maturado estas kelkfoje plirapidigata per konservado en eteno. Naturkondiĉe tiu karbonhidrogeno estas farata de la planto mem.

La planto[redakti | redakti fonton]

Kvankam la bananujo povas atingi grandan alton (9 m), ĝi ne estas arbo. Ĝi efektive ne produktas lignan trunkon. La ŝajntrunko estas reale formita el la petioloj de la folioj. Tiuj ĉi interplektiĝas kaj fariĝas portanta strukturo, kiel falsa trunko. La petioloj havas ekstremaĵe grandan foliplaton kaj ĉe la centro medianan nervuron. La folioj povas atingi 4 m longe kaj 1 m larĝe. La tigo de la bananujo estas tre mallonga kaj tute subtera. Ĝi aperas sur rizomo, kiu periode produktas novajn tigojn. La rizomo portas gravan amason de longaj kaj maldikaj radikoj, kiuj kreskas sub la tero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua kultivado[redakti | redakti fonton]

Sudorientaj aziaj kultivistoj unue kultivis kaj aldomigis bananojn. Lastatempa arkeologia kaj paleoekologia indiko ĉe Kuk-marĉejo en la Okcidenta Altlanda Provinco de Papuo-Nov-Gvineo sugestas ke banana kultivado tie okazis tiel frue kiel 5000 a.K.E. kaj eble kiel 8000 a.K.E. Estas probable, ke aliaj specioj estis poste kaj sendepende aldomigitaj aliloke en la sudorienta Azio. La sudorienta Azio estas la regiono de unuaranga diverseco de la banano. Areoj de duaranga diverseco troviĝas en Afriko, indikante longan historion de banana kultivado en la regiono.

Mapo deklaranta ke banana kultivo okazinta en antaŭislamaj tempoj en Barato kaj Sudorienta Azio, dum la 700–1500 p.K. "islama periodo" laŭ la Nila Rivero kaj en Mezopotamio kaj Palestino kaj malpli certe en sub-Sahara Afriko dum tiu sama periodo
Reala kaj verŝajna disvastigado de bananoj dum islamaj tempoj (700–1500 p.K.)[2]

Fitolitoj eltrovitaj en Kamerunio datiĝantaj el la unua jarmilo a.K.E.[3] ekkaŭzis ankoraŭ nesolvitan debaton pri la dato de unua kultivado en Afriko. Ekzistas lingvaj indikoj ke bananoj estis sciita en Madagaskaro ĉirkaŭ tiu tempo.[4] La plej frua antaŭa indiko indikas ke kultivado okazis ne pli frue ol la malfrua 6a jarcento p.K.[5] Estas probable, tamen, ke bananoj estis alportitaj almenaŭ al Madagaskaro se ne al la Orienta afrika marbordo dum la fazo de Malagasia koloniigado de la insulo el Sudorienta Azio ĉ.400 K.E.[6]

La banano eble ekzistis en kelkaj lokoj de la Mezoriento dum la fruaj tagoj de Islamo. Estas iom da tekstaj indikoj ke la profeto Mahometo konis bananojn. La disvastigado de Islamo estis sekvita de disvastigegado de la banano. Estas multaj referencoj al ĝi en islamaj tekstoj (kiel poemoj kaj haditoj) komencante en la 9-a jarcento. De la 10-a jarcento la banano aperas en tekstoj de Palestino kaj Egiptio. De tie ĝi disvastiĝis en nordan Afrikon kaj islaman Iberion. Dum la mezepoka periodo, la bananoj de Granado (Hispanio) estis konsiderataj inter la plej bonaj en la araba mondo.[2] En 650, islamaj konkerintoj alportis la bananon al Palestino. Nuntempe, banana konsumado grave pliiĝas en islamaj landoj dum Ramadano, la monato de tagluma fastado.

Bananoj estis enkondukitaj al la Amerikoj de portugalaj maristoj kiuj alportis la fruktojn de Okcidenta Afriko en la 16-a jarcento[7]. La vorto banano estas de okcidentafrika deveno, de la Volofa lingvo, kaj pasis al multaj eŭropaj lingvoj tra la hispana aŭ portugala[1].

Multaj sovaĝaj bananaj specioj ekzistas en Nov-Gvineo, Malajzio, Indonezio kaj la Filipinoj.

Planteja kultivado[redakti | redakti fonton]

En la 15-a kaj 16-a jarcentoj, portugalaj kolonianoj fondis bananajn plantejojn en la Atlantikaj Insuloj, Brazilo kaj okcidenta Afriko.[8] Ankoraŭ dum la Viktoriana Epoko, bananoj ne estis vaste konataj en Eŭropo, kvankam ili estis haveblaj[8] Jules Verne enkondukas bananojn al siaj legantoj per detalaj priskriboj en Ĉirkaŭ la mondon en okdek tagoj (1872).

En la komenco de la 20-a jarcento bananoj formis la bazon de grandaj komercaj imperioj; pria ekzemplo estas la Unuiĝinta Frukta Firmao, kiu kreis grandegajn plantejojn precipe en Centra- kaj Sudameriko. Ĉi tiuj estis kutime komerce ekspluatadataj kaj la termino "Banana respubliko" estis elpensita por landoj kiaj Honduro kaj Gvatemalo, reprezentante tion, ke ĉi tiuj firmaoj kaj iliaj politikaj subtenantoj kreis kaj instigis "sklavecajn diktaturojn", kies ĉefa motiviteco estis protekti la firmaojn.

Moderna kultivado[redakti | redakti fonton]

Foto de du krucsekciaj duonoj de semo-plenigita frukto
Fruktoj de sovaĝa-tipaj bananoj havas multenombrajn grandajn, malmolajn semojn.

Kvankam la originalaj bananoj enhavis grandajn semojn, la kulturvarioj kun etaj semoj estas preferataj por homa kruda frukto-konsumado. Ĉi tiuj estas reproduktataj nesekse de plantetoj. Al la planto estas permesate produkti 2 ŝosojn samtempe; la pli grandan por tuja fruktoproduktado kaj la pli malgrandan "suĉanto" aŭ "sekvanto" por produkti frukton post 6–8 monatoj. La vivo de banana planto estas 25-jara aŭ pli longa, dum kiu tempo la individuaj priplantataj ejoj povas moviĝi iomete de siaj originalaj pozicioj laŭ tio kiel latera rizoma formado bezonas.

Kultivitaj bananoj estas nekapablaj produkti kreskopovajn semojn. Manke de semoj, disvastigado tipe enhavas forigadon kaj transplantadon de parto de la subtera tigo. Kutime tio estas farata per zorgema forigado de suĉanto (vertikala ŝoso kiu evoluas de la bazo de la banana tigo) kun kelkaj radikoj sendifektaj. Tamen, malgrandaj bulbotuberoj, reprezentantaj ne ankoraŭ longiĝintajn suĉantojn, estas pli facile transplanteblaj kaj povas esti ellasitaj ekster la grundo dum ĝis 2 semajnoj; ili bezonas minimuman prizorgon kaj povas esti ekspeditaj grandkvante.

Ne estas necese inkluzivigi la bulbotuberon aŭ radikan strukturon por disvastigi bananojn; distranĉitaj suĉantoj sen radika materialo povas esti disvastigitaj en malseka sablo, kvankam tio ĉi daŭras iom pli longe.

En kelkaj landoj komerca disvastigado okazas per hista kulturado. Ĉi tiu metodo estas preferata, ĉar ĝi certigas senmalsanan plantado-materialon. Se oni uzas vegetajn partojn kiel suĉantojn por disvastigado, estas risko elsendi malsanojn (precipe la ruinigan panaman malsanon).

Kiel ne-laŭsezona kultivaĵo, bananoj estas haveblaj freŝe tutjare.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Douglas Harper (kompil.) (2001–2012). Online Etymology Dictionary: banana – Enreta Etimologio Vortaro: banano. Dan McCormack Sponsored Words. Kontrolita en 2013-04-11.
  2. 2,0 2,1 Watson, Andrew. (1983). Agricultural innovation in the early Islamic world. New York: Cambridge University Press, p. 54. ISBN 978-0-521-24711-5. 
  3. Indikoj por banana kultivado kaj bredado dum la unua jarmilo a.K.E. en la arbaro de suda Kamerunio. Mbida VM, Van Neer W, Doutrelepont H, Vrydaghs L. (2000) Journal of archaeological science 27:151–162
  4. Friedrich J. Zeller (2005). Herkunft, Diversität und Züchtung der Banane und kultivierter Zitrusarten (Origin, diversity and breeding of banana and plantain (Musa spp.)) - Herkunft, Diversität und Züchtung der Banane und kultivierter Zitrusarten (Deveno, diverseco kaj bredanta de banano kaj pizango (Musa spp.)). Journal of Agriculture and Rural Development in the Tropics and Subtropics – Revuo de Agrikulturo kaj Kampara Evoluado en la Tropikoj kaj Subtropics.
  5. . Africa's earliest bananas? – Ĉu plej fruaj bananoj de Afriko?. Journal of Archeological Science – Revuo de Arkeologia Scienco (2005-06-28).
  6. Randrianja, Solofo abd Stephen Ellis: Madagaskaro: Mallonga Historio. Presejo de la Universitato de Ĉikago, 2009.
  7. Bananas and plantains - Bananoj kaj Amelaj Bananoj (pizangoj). Botgard.ucla.edu - Botgard.Ucla.Edu. Kontrolita en 2009-04-16.
  8. 8,0 8,1 Phora Ltd. - History of Banana - Phora Ltd. - Historio de banano. Phora-sotoby.com - Phora-sotoby.com. Kontrolita en 2009-04-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]