Ĵazbandego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bandego)
Ĵazbandego de Altlernejo por Aplikataj Sciencoj je Munkeno

Ĵazbandegobandego (ankaŭ ĵazorkestro, an.: Big Band) estas granda ĵazensemblo kun plurope okupitaj blovinstrumentaj voĉoj. Ĵazbandegoj ekestis en Usono dum la 1920-aj jaroj kaj stampis la muzikstilon svingo. La termino estas uzita ankaŭ ĝenerale por grandaj dancorkestroj, sendepende de ilia stiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekestinte en la 1920-aj jaroj, la florepoko de la ĵazbandegoj kunfalas kun la "ora tempo de svingo", t.e. la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. Pro la sukceso en Usono ĵazbandegoj ankaŭ fondiĝis en Eŭropo. La tasko de la bandegoj estis ludi popularan kaj danceblan muzikon. Dum la Dua Mondmilito tamen multaj bandegoj kadukiĝis pro diversaj kaŭzoj: Pro la milito la Usona registaro enkondis impostojn por danceeventoj. Krome la bandeganoj dum siaj libertempoj spontankoncertis en la ĵazklubejoj kun aliaj orkestraj ĵazistoj, el kio ekestis la bibopo, muzikstilo kiu iom post iom forŝovis la eksmodiĝintan svingon. Poste ankaŭ ekestis novaj popularmuzikaj stiloj (ekz. ritmenbluso), kiuj forlogis la publikon de la ĵazbandegoj. La restantaj ĵazbandegoj transprenis aliajn taskojn, ĉefe je radio kaj televido

Instrumentadoj[redakti | redakti fonton]

Svinga resp. ĵaza bandego[redakti | redakti fonton]

En ĵazbandego la rolojn de la diversaj unuopaj instrumenoj de frua ĵazo (nov-orleana ĵazo) transprenis la sekcioj, t.e. grupoj de samspecaj instrumentoj. La normsekcioj de moderna bandego estas:

Ĉiu blovinstrumenta sekcio konsistas kutime el kvar ĝis kvin instrumentoj de la respektiva grupo, kiuj viciĝas laŭ tonalto resp. registro:

Kutimaj starlokoj de muzikistoj en ĵazbandego

Je tio la unuaj voĉoj de ĉiu sekcio pokaze transprenas la gvidan voĉon. Je tuteco- aŭ vokofazoj kutime la unua trumpeto tenas kiel plej alta kaj plej laŭta instrumento la gvidan voĉon.

La sono de la ensemblo dependas krom la precizeco kaj la kompreniĝemo de la unuopaj muzikistoj esence de la aranĝisto, kiu devas tre ekzakte koni la kontrapunkton kaj la teknikajn eblecojn de la bandegaj instrumentoj kaj instrumentistoj, por formi la deziratan tutecosonon kiel eble plej efektoplena.

Mambobandego[redakti | redakti fonton]

Aparta formo de bandego estas mambobandego, granda ensemblo da muzikistoj, kiu specialiĝis pri mambo.

Tipa mambobandego konsistas el jenaj instrumentoj:

Ĉiuj instrumentoj - escepte bason, pianon, frapinstrumentaron kaj gitaron - estas plurope okupitaj. Interkrampaj instrumentoj ne apartenas al la norminstrumentaro, je ekzistado tamen povas estis okupataj unu- aŭ plurope. Preskaŭ ĉiam alvenas pluraj kantistoj, ofte soloisto kun akompanĥoro. Foje ankaŭ kunmuzikas pluaj instrumentoj kiel ekzemple vibrafono.

Male al klasika ĵazbandego jen la pezocentro klare estas la ritmosekcio, dum kiam lignoblovistoj preskaŭ komplete estas neglektataj. Je la latunaj blovinstrumentoj trombonoj ludas subigitan rolon kaj ofte ne estas reprezentitaj.

Famaj bandegoj[redakti | redakti fonton]

Fama reprezentanto de ĉi tiu mambobandego-ĝenro estis Palladium Night Orchestra, kiu famigis la mambon per sia stelulo Tito Puente en la 1950-aj jaroj en Palladium ĉe Broadway en Novjorko. Al tio ankaŭ apartenas Pérez Prado (konata kiel Mambo No.5).

En nuntempa Eŭropo Pasadena Roof Orchestra validas kiel vera reprezentanto de la ĝenro „blankula dancejmuziko“. Jam unuaj svingo-aranĝaĵoj en bandego-instrumentado estas aŭdeblaj en la sonregistraĵoj de Orkestro Fletcher Henderson de antaŭ 1935. Fletcher Henderson sekvatempe perfektigis ĉi tiun aranĝostilon por la bandego de Benny Goodman. La tipan sonon de ĵazbandego aparte stampis la muzikistoj de la Duke Ellington Orchestra (ekde 1940), kies komponaĵoj kaj aranĝaĵoj validas kiel tipaj por la sono de bandega ĵazo. Simfoniaj sonkolorojn unuafoje enkondukis Stan Kenton. Normiga por moderna bandegomuziko estis la ĵazbandego de Count Basie en la 1970-j jaroj, aparte menciinda por ĉi tiu bando esta la modela ritmo de la ritmosekcio.

Bandego de Stan Kenton (1973)

Krom danco- kaj distromuziko ofta tasko de bandego estis ĝis en la 1980-aj jaroj radio- resp. televidomuziko. Je tio la muziko forevoluis de la radikoj de la ĵazo, el kiu tiam ankaŭ malaperis preskaŭ komplete la (libera) improvizado. Multaj bandegoj estis malfonditaj en la 1980-aj jaroj pro malekonomieco.

La nuna repertuaro de bandegoj etendiĝas pro la varieco de la voĉoj ekde malnova ĵazo ĝis altnivela distro- kaj dancomuziko, sed ankaŭ al novaj, ampleksajn interpretaĵoj kaj vesperplenigaj koncertaĵoj.

Nuntempaj bandegoj, kiuj ligas malnovajn tradiciojn kun novajn evoluojn, estas ekz. NDR Bigband, WDR Bigband, sed ankaŭ Lincoln Jazz Orchester, kiu sin dediĉas al la flegado de la klasika repertuaro kaj teknikoj el la fruepoko de ĵazevoluo.

Improvizadoj[redakti | redakti fonton]

Kutime aranĝaĵoj de bandegoj ebligas nur soloajn improvizadojn, je kiuj unu muzikisto el unu el la sekcioj improvizas kaj la ritmosekcio de la bandego akompanas la improvizanton. Foje la improvizado estas akompanata per unu aŭ malmultaj (unusonaj) akompanvoĉoj el la sekcioj. Kolektivimprovizadoj, troveblaj ekz. je diksilando-ensembloj, tamen nur maloftege estas intencataj.

Famaj bandegestroj[redakti | redakti fonton]

Bandegoj ofte nedisigeble estas ligitaj kun la nomo de iliaj bandestroj. Al la plej famaj apartenas i.a.:

Nekutima estis en la sesdekaj jaroj la Kenny Clarke/Francy Boland Big Band, rezidanta en Eŭropo, sed grandparte konsistanta el nigrusonanoj, kiu havis kaj du bandestrojn (Clarke estis frapinstrumentisto kaj Boland pianisto kaj aranĝisto), kaj ankaŭ du frapinstrumentistojn (nirgusonanon Kenny Clarke kaj blankulan briton Kenny Clare) same kiel The George Gruntz Concert Jazz Band kun sennombraj usonaj kaj eŭropaj gastsoloistoj. Per sia koncertvojaĝo nome Free and Easy la mallongviva Quincy Jones Big Band furoris en Eŭropa dum 1959/60.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • George T. Simon: Die Goldene Ära der Big Bands. Hannibal, 2004 (Original 1981) ISBN 3-854-45243-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Big Band » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3523689 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)