Saltu al enhavo

Banejo de Nordhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banejo de Nordhausen
banejo
subplafona naĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Nordhausen
Situo
Geografia situo 51° 30′ 21″ N, 10° 47′ 4″ O (mapo)51.5059210.78437Koordinatoj: 51° 30′ 21″ N, 10° 47′ 4″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Nordhausen

Banejo de Nordhausen (Nordhausen)
Banejo de Nordhausen (Nordhausen)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Nordhausen

Banejo de Nordhausen (Centra Nordhausen)
Banejo de Nordhausen (Centra Nordhausen)
DEC
Map
Banejo de Nordhausen
Retejo https://www.badehaus-nordhausen.de/
vdr
Historia foto de 1924

Granda kaj historia Banejo publika (germane: Badehaus) troviĝas en Nordhausen, Germanio, Grimmelallee nr 40.

Kiam en la 5.3.1906 la urba konsilantaro decidis starigi banejon kaj lavejon por ĉiuj, al multaj nordhausanoj longtempa deziro fine plenumitis. S-ro Gustav Ricken, arkitekto el Bochum respondecis kaj pri la planado kaj pri la konstruada kontrolo. En la 3.7.1907 estis la solena inaŭguro de la nova naĝejo-banejo konstruita laŭ la stilo de Secesio. Krom la naĝbaseno estis ankaŭ banejeroj duŝaj kaj bankuvaj, sed ankaŭ eĉ lavejo.

Pro ke dum la bombardo de la Aliancanoj de printempo 1945 la komplekso apenaŭ damaĝitis - kontraŭe al multaj aliaj partoj de la urbo - banado tuj post la Dua mondmilito denove eblis. En la GDR-tempo faritis nur malmultaj ripar- kaj alkonstrulaboroj. En 1982/83 tamen iĝis pli profunda aliaranĝo de la domo; oni malfermis la bankuvejojn kaj aranĝis kele vestoŝanĝejon kaj amasduŝejon. En la 1990-aj jaroj la tuto tamen fermitis ĉar la novaj regularoj pri publikaj balnejoj ne plu povis plenumiĝi.

Post la Turniĝo

[redakti | redakti fonton]

La konsilianoj denove devis decidi pri la sorto. La venkinto ĉe arkitektura konkurso prezentis konvinkigan planon kombini secesistilaĵojn kun modernecon, fakte novan konstruaĵon. La inaŭguro dua de publika balnejo en Nordhausen okazis do en la 15.12.1999.

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 180-181

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la banejo