Saltu al enhavo

Banermana turako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Banermana turako

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Musophagiformes, Musofagoformaj
Familio: Musophagidae, Musofagedoj
Genro: Tauraco
Jan Krzysztof Kluk, 1779
Specio: Banermana turako, T. bannermani
(Bates, 1923)
Tauraco bannermani
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Banermana turako (Tauraco bannermani)[1] estas mezgranda verda specio de turakoj, grupo de afrikaj membroj de la familio de Musofagedoj, ene de grupo de afrikaj otidimorphae. Ĝi estas fruktomanĝa birdo endemia de okcidenta Kameruno. En franca ĝi estas konata kiel touraco de Bannerman aŭ touraco doré (orturako).[1] Ĝiaj scienca kaj ordinara nomoj estas honoro al la ornitologo David Armitage Bannerman. Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatodetruo kaj la Internacia Unio por Konservado de Naturo listigis ĝin kiel "endanĝerita specio".

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Banermana turako unue estis priskribita en 1923 de la usona naturalisto George Latimer Bates. Genetikaj studoj montras, ke ĉi tiu specio estas proksime parenca al la ruĝkresta turako (Tauraco erthrolophus) kaj la blankkresta turako (Tauraco leucolophus), diverĝinte de ili en la malfrua Plioceno. Tiam okazis klimataj ŝanĝoj, kiuj poste kondukis al pli kaj pli aridaj kondiĉoj, malpliiĝo de arbarkovro kaj pliiĝo de arbarkovrita savano. La blankkresta turako konservis vastan distribuon, eble per adaptiĝo al novaj vivejoj, dum la Banermana turako limiĝis al montaj vivejoj, kie la arbarkovro restis.[2]

La turako de Bannerman kreskas ĝis longo de 43 cm. Ĝi havas grizan kapon, oranĝecruĝajn kronon, kreston kaj nukon, malhelverdajn suprajn partojn, pli palverdajn subajn partojn kaj bluan voston. Ruĝaj subflugilaj makuloj videblas dumfluge, sed ĝi estas timema birdo kaj malofte vidata. Tamen, ĝia voĉo estas distinga, estante raŭka serio de "kov-kov-kov" notoj, kiujn oni povas aŭdi kilometron for.[[1][3]

Malsimile al aliaj turakoj, tiu specio havas dukolorajn bekojn, ruĝe supre kaj flave malsupre.

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

La turako de Bannerman estas endemia de arbarkovritaj montoj en Kameruno. Ĝia ĉefa populacio estas en la Bamendaj Altebenaĵoj en okcidenta Kameruno, kaj kelkaj birdoj ĉeestas en la Massif du Mbam. Ĝi ankaŭ estis registrita el arbarkovritaj restaĵoj en la Bamendaj Altebenaĵoj en la Okcidenta Alta Altebenaĵo. Ĝi loĝas en montaj arbaroj, ĉu primaraj arbaroj ĉu sekundaraj arbaroj kie multaj altaj arboj povis resti, provizante la fruktojn, kiujn ĝi bezonas. Ĝia altituda gamo estas inter 2 200 kaj 2 600 m.[1]

La Internacia Unio por la Konservo de Naturo taksas, ke estas inter 2 500 kaj 10 000 individuoj disige inter fragmentaj populacioj kaj ke la nombro de birdoj malpliiĝas. La ĉefa kaŭzo de la malkreskanta populacio estas habitatperdo, plejparte pro arbaraj incendioj, sed ankaŭ pro senarbarigo por agrikulturo kaj paŝtado, kaj pro lignoekstraktado kaj kolektado de brulligno. Ili emas ne pluvivi en arbarfragmentoj, estante malvolontaj transiri senarbarigitajn areojn. La birdoj ankaŭ estas ĉasataj pro siaj plumoj, kiujn la lokaj vilaĝanoj uzas en ceremonioj. Pro ĉiuj ĉi kialoj, la IUCN taksis ilian konservan statuson kiel "endanĝerigita specio".[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 5 BirdLife International (2016). "Tauraco bannermani". IUCN Red List of Threatened Species. 2016 e.T22688340A93193443. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22688340A93193443.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  2. ↑ (2009) “Origin of Bannerman's Turaco Tauraco bannermani in relation to historical climate change and the distribution of West African montane forests”, Ostrich 80 (1), p. 1–7. doi:10.2989/OSTRICH.2009.80.1.1.759. 84886239.
  3. ↑ Bannerman's Turaco (Tauraco bannermani). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona (2018). Alirita 21a de Novembro 2018 .
  • Birds of Africa South of the Sahara de Ian Sinclair kaj Peter Ryan (ISBN 0691118159)
  • Del Hoyo, Elliott and Sargatal (eld.), Handbook of the Birds of the World, Vol 4, (ISBN 84-87334-22-9)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]