Bangladeŝa genocido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio > 20-a jarcento > Bangladeŝa genocido


De marto ĝis decembro 1971 disvolviĝis en la tiama Orienta Pakistano, nun Bangladeŝo, genocido de bengalanoj fare de la pakistana armeo kaj biharanaraj milicoj, kiu mortigis, ofte ege kruele, plurajn centmilojn da homoj. Estis aparta fokusiĝo al intelektuloj, ĉar la tiama pakistana diktatoro Generalo Jaja Ĥan cele malhelpi ke Bangladeŝo povus iam krei ŝtaton, klopodis neniigi ĉian eblan estantan, kaj estontan (la universitatstudentoj) eliton kaj intelektularon de la lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.