Bango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bangui)
Bango
france: Bangui, sangoe: Bangî
urbo
Oficiala nomo: Bangui
Lando Centr-Afrika Respubliko Centr-Afrika Respubliko
Prefektujo Ombella-M'Poko
Historia regiono Ubangi-Ŝari
Rivero Ubangi
Situo Bango
 - alteco 365 m s. m.
 - koordinatoj 04° 22′ 02″ N 18° 34′ 39″ O / 4.36722 °N, 18.57750 °O / 4.36722; 18.57750 (mapo)
Areo 67,0 km² (6 700 ha)
Loĝantaro 622 771 (2006)
Denseco 9 295,09 loĝ./km²
Fondo 1889
Horzono GMT (UTC+1)
Situo enkadre de Centr-Afrika Respubliko
Situo enkadre de Centr-Afrika Respubliko
Situo enkadre de Centr-Afrika Respubliko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Bangui
Map
Bangia aĉet-centro
Rivero Ubangi proksime de Bango

Bango[1] - france Bangui, sangoe Bangî - estas la ĉefurbo de la Centrafrika Respubliko.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 889 231 loĝantoj. Laŭ takso de 2005 vivas ĉirkaŭ 684 000 homoj.

La urbo fondiĝis en 1889 kaj en 1960 iĝis la ĉefurbo de la sendependiĝanta lando. Ĝi situas ĉe rivero Ubangi sur loko, kie pluraj rapidfluejoj malhelpas la komercan ŝipveturadon. La rivero Ubangi formas tiuloke limon inter la Centrafrika Respubliko kaj Demokratia Respubliko Kongo. Sur la alia bordo de Ubangi troviĝas la urbo Zongo.

Ĉefa ekonomia branĉo de la urbo estas la teksaĵindustrio, la produktado de nutraĵoj, biero, ŝuoj kaj sapoj. La eksporto baziĝas je kotono, ligno, kafo kaj sisalo.

Ĉe la Placo de la Respubliko (Place de la République), urbocentra, troviĝas triumfa arko romostila de la eksa imperiestro Jean-Bédel Bokassa, filo de la urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperantlingva formo laŭ Nova PIV (2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]