Banjano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
bengala figo
bengala figo (Ficus benghalensis)  plurtrunkeco estas tipa por la specio.
bengala figo (Ficus benghalensis)
plurtrunkeco estas tipa por la specio.
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyt
Klaso: Dukotiledonoj ‘’Magnoliopsida’’
Ordo: Rozaloj “ Rosales “
Familio: Morusacoj “ Moraceae“
Genro: figo „Ficus“
Specio: bengala figo „Ficus benghalensis“
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Bengala figo (Ficus benghalensis), ankaŭ nomata banjano , Bengala fikuso , subgenro el la genro de la figoj (Ficus) en la familio de Morusacoj (Moraceae). La specio origine hejmiĝis en suda kaj okcidenta Barato, nuntempe ĝi troviĝas en la tutaj tropikoj. "Banjano" ofte aludas specife al la Barata banjano aŭ Ficus bengalensis, nome nacia arbo de Barato,[1] kvankam la termino estis ĝeneraligita por inkludi ĉiujn figojn kiuj kunhavas unikan vivociklon, kaj sistematike aludas al la subgenro Urostigma.[2]

La banjano komencis sian vivon kiel epifito (planto kreskanta sur alia planto) kiam ties semoj ĝermas en la fendoj de gastiganta arbo (aŭ sur konstruaĵoj kiaj domoj aŭ pontoj). La planto estas la nacia arbo de Barato,[1] kvankam la termino estis ĝeneraligita por inkludi ĉiujn figojn kiuj kunhavas unikan vivociklon, kaj sistematike aludas al la subgenro Urostigma.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Banjano en Aitara, Orienta Timoro
banjano en Vanuatuo, la homgranda aperturo estas la enirejo al vilaĝo

Kiam la aerradikoj atingas la teron, la planto komencis forte kreski, ĉar ekde tiam la arbo povas uzi la multe pli granda nutraĵrezervojn de la grundo. Dum la jaroj la banjano kiel iama epifito kreskas rapide kaj ĝi subpremas la suscepton ĝis tiu mortas.

Banjanarboj atingas alton de 20 metroj, malofte ĝis 30 metroj. La arboŝelo estas griza kaj glata. La trunko estas malalta kaj la branĉoj kreskas vaste. La ligno estas mola kaj tial nur de malgranda ekumena valoro. La flankaj branĉoj havas aerradikojn , kiuj dikiĝas post kontakto al la grundo kaj subtenas la arbokronon simile kiel la al trunko. Tielmaniere la banjano kovros areon de pluraj cent kvadrataj metroj. La radikoj kreskas malprofunde sub la tera surfaco. La banjano havas grandajn ledajn foliojn. Ili estas ovformaj ĝis eliptaj kun rondigita aŭ iom ovforma bazo, apikale ili estas malpinta. La foliotigo estas 1,5 cm longa, la stipuloj longas 2 ĝis 2,5 cm kaj ĉirkaŭas la burgonon. La stipuloj defalas, kiam la folio disfaldiĝas. La junaj folioj estas ruĝecaj kaj same kiel la junaj branĉoj kovrata de molaj hararo. La folio restas ĉ. unu jaro ĉe la arbo, poste la folioj abrupte defalas kaj novaj folioj aperas. La floroj staras kune en por figoj specialigitaj floraroj (kunmetita ŝajnfrukto). La ŝajnfruktoj de banjano enhavas masklaj, inaj kaj sterilaj floroj. La masklaj floroj grupiĝas ĉe la aparturo de la floraro. Ili konsistas el kvar larĝaj [petalo]]j kaj unu stameno. Inaj floroj havas reduktitaj petaloj kaj longan stiluson. Sterilaj flloroj havas ankaŭ larĝaj petaloj kaj mallongan stiluson. La vespa specio Eupristina masonii polenigas la florojn de la banjano. La vespo enpenetras la floraron kaj metas siajn ovojn tra la stiluso an la ovario, kie evoluiĝas la larvojn.La planto havas laktosukon. Birdoj, vespertoj, sciuroj kaj simioj manĝas la fruktojn, per tio kio disvastigante la semojn.

La kromosomonombro estas 2n = 26.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La banjano origine hejmiĝas en la nordokcidento de Hindujo ĉe la deklivoj de la Himalajo kaj la Dakan- montoj kaj en la sudo de Hindujo. Hodiaŭ la planto troviĝas en la tuta sudorientazia regiono.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La banjano estas plantata kiel parkarbo havante larĝan kronon kaj tial altan ornamon. La ligno oni nur malofte uzas. El junaj aerradikoj oni povas fari malfajnajn ŝnuregojn: La laktosuko estas uzata malofte medicine. En Barato la banjano estas rigardata kiel sankta arbo de la hinduoj.

Sistematiko kaj botanika historio[redakti | redakti fonton]

Ficus benghalensisestis priskibita 1737 fare de Carl von Linné, kaj pli poste oni ankaŭ nomis la planton Ficus indica. La specionomo signifas [[|bengalujo|Bengala]]. La nomparto „Banja“ („Banyan“) estas la nomo de hinduaj komercistoj ĉe la Persa golfo.

Proksime parenca specio estas Ficus arnottiana. Ekzistas malsamaj varioj, kiu nomiĝas Ficus krishnae.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • P. V. Bole: Ficus benghalensis. In: Enzyklopädie der Holzgewächse. 2. Ergänzungs-Lieferung 10/95, ISBN 3-527-32141-1

Referencoj[redakti | redakti fonton]

<references>

Retligoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 National Tree. Registaro de Barato - Oficiala retejo. Alirita 2012-01-16.
  2. Uzado de "Banyan" kontraŭ "banyan" en PDF "Trees with a Difference: The Strangler Figs" 61.0  KiB}} de Vidya R. Athreya, Nature Watch, Julio 1997; also "Aerial-rooting banyan trees", washington.edu
  3. Uzado de "Banyan" kontraŭ "banyan" en PDF "Trees with a Difference: The Strangler Figs" 61.0  KiB}} de Vidya R. Athreya, Nature Watch, Julio 1997; also "Aerial-rooting banyan trees", washington.edu