Banjar (Javo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banjar
urbo de Indonezio • administrative city in Indonesia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203 417  (2021) [+]
Loĝdenso 1 541 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 22′ S, 108° 32′ O (mapo)-7.3666666666667108.53333333333Koordinatoj: 7° 22′ S, 108° 32′ O (mapo) [+]
Alto 107 m [+]
Areo 131,97 km² (13 197 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Banjar (Indonezio)
Banjar (Indonezio)
DEC
Banjar
Banjar
Situo de Banjar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Banjar (Java) [+]
vdr

Banjar [banĝar] (indonezie Kota Banjar), konata ankaŭ Banjar Patroman aŭ Pataruman estas urbego en interno de la insulo Javo, en provinco Okcidenta Javo en Indonezio. Banjar havas kvar distriktojn.

Vido en Banjar

Geografio[redakti | redakti fonton]

Banjar situas en interno de la insulo, sed la suda marbordo estas pli proksime. Tasikmalaya troviĝas 36, Cirebon 70, provinca ĉefurbo Bandungo 115, Jogjakarto 206, Semarang 211, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 231, Tangerang 249, Serang 298, Surabajo 464, Palembang 642, Batam 1068, Padango 1154, Pekanbaru 1179, Makassar 1228, Medano 1638, Banda Aceh 2054 kilometrojn (aere) [1].

Vojo en Banjar

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Banjar estas atingebla laŭ ĉefvojo el Bandungo kaj Jogjakarto, krome kuras vojo al la suda marbordo. La urbego havas fervojon kun kontakto al Ĝakarto. La plej proksima flughaveno funkcias en Tasikmalaya.

Religio[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj de Banjar kredas precipe la Islamon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Banjar havas tropikan musonan klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume averaĝe jare 2878 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • moskeo
  • lago Mustika ĉirkaŭita de arbaroj kun orkidea parko

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans