Banko de Amsterdamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Banko de Amsterdamo (nederlande Amsterdamsche Wisselbank) estis frua banko, dependa de la urbo Amsterdamo, Nederlando, kaj establita en 1609.[1] Ĝi estis la unua publika banko kiu proponis kontojn ne rekte konverteblajn al moneroj. Kiel tio, oni povas priskribi ĝin kiel unua vera centra banko.[2] Malkiel la Banko de Anglio, establita preskaŭ unu jarcento poste, ĝi nek administris la nacian valuton nek agadis kiel pruntedona institucio (escepte por la registaro en okazoj de urĝa neceso); ĝi estis intencita por defendi la moneran normigon. La rolo de la Wisselbank estis ĝuste kalkuli la valoron de moneroj kaj tiel fari malvalorigon de monero malpli profita.[3] Ĝi okupis centran pozicion en la financa mondo tiama, havigante efektivan, efikan kaj fidindan sistemon por naciaj kaj internaciaj pagoj, kaj enkondukis la tute unuan internacian rezervovaluton, nome la banka guldeno. La modelo de Wisselbank kiel ŝtata banko estis adaptita tra tuta Eŭropo, kiel la Banko de Svedio (1668) kaj la Banko de Anglio (1694). David Hume laŭdis la Bankon de Amsterdamo pro ties politiko de 100 procento materi-apogitaj stokrezervoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2005) “The Big Problem of Large Bills: The Bank of Amsterdam and the Origins of Central Banking”, Federal Reserve Bank of Atlanta Working Paper 2005–16. 
  2. S. Quinn & W. Roberds (2006) "An economic explanation of the early Bank of Amsterdam, debasement, bills of exchange, and the emergence of the first central bank," FRB Atlanta Working Paper 2006–13, Federal Reserve Bank of Atlanta.
  3. . Berichten en vertoogen, raackende het bestier van den omslagh vande wisselbanck tot Amsterdam. by Jan Bouman (31a de Marto 1677).
  4. Rothbard, M. (1995), Economic Thought Before Adam Smith: An Austrian Perspective on the History of Economic Thought, vol. 1, p. 428