Banko de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Banko de Kanado en Otavo, Ontario

La Banko de Kanado (oficiale: Bank of Canada (angle) kaj Banque du Canada (france)) estas la centra banko de Kanado. Ĝi aperis per la Bank of Canada Act (la akto de la banko de Kanado) en 1934. Ĝi estas la sola distribuanto de papera mono en Kanado. La stabejo estas ĉe la angulo de la stratoj Wellington kaj Bank.