Bankoko
Bankoko (= Bangkoko) | |||
taje: กรุงเทพมหานคร | |||
urbo | |||
Parko Lumphini en Bankoko
| |||
|
|||
Oficiala nomo: กรุงเทพมหานคร | |||
Ŝtato | Tajlando | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | Reĝlando Ajuthajo, Reĝlando Rattanakosin | ||
Rivero | Menam-Ĉao-Praja | ||
Situo | Bankoko | ||
- koordinatoj | 13° 45′ 08″ N 100° 29′ 38″ O / 13.75222 °N, 100.49389 °O (mapo) | ||
Areo | 1 568,737 km² (156 873,7 ha) | ||
- de metropolo | 7 761,50 km² (776 150 ha) | ||
Loĝantaro | 9 100 000 (2010) | ||
- de metropolo | 11 971 000 | ||
Denseco | 5 800,84 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 1 542 loĝ./km² | ||
Fondita | 21-a de aprilo 1782 kiel ĉefurbo | ||
Horzono | Tempo en Tajlando (UTC+7) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | +66-2 | ||
ISO 3166-2:TH | TH-10 | ||
Situo enkadre de Tajlando
| |||
Partoj de la urbo
| |||
Situo enkadre de Azio
| |||
Vikimedia Komunejo: กรุงเทพมหานคร | |||
Retpaĝo: www.city.bangkok.go.th | |||
Bankoko (= Bangkoko) (taje กรุงเทพมหานคร, ▶), Krung Thep Mahanakhon; mallonge กรุงเทพฯ▶, Krung Thep aŭ Krung-Tep) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Tajlando. En 1990, ĝi havis 8,538,610 loĝantojn. La urbo situas ĉe la orienta flanko de la rivero Chao Phraya.
La plena, oficiala nomo de la urbo estas กรุงเทพมหานคร อมรรัตนโกสินทร์ มหินทรายุธยามหาดิลก ภพนพรัตน์ ราชธานีบุรีรมย์ อุดมราชนิเวศน์ มหาสถาน อมรพิมาน อวตารสถิต สักกะทัตติยะ วิษณุกรรมประสิทธิ์, Krung Thep Mahanakhon Amon Rattanakosin Mahinthara Ayuthaya Mahadilok Phop Noppharat Ratchathani Burirom Udomratchaniwet Mahasathan Amon Piman Awatan Sathit Sakkathattiya Witsanukam Prasit (▶), la plej longa urbonomo en la mondo. Ĝi signifas : « Anĝelurbo, urbego, loĝloko de smeralda Budho, nekaptebla urbo de Dio Indro, granda mondĉefurbo ĉizelita per naŭ gemoj, feliĉa urbo, donema en la grandega Reĝa Palaco simila al la ĉiela domo, regejo de la rekarniĝinta dio, urbo dediĉita al Indro kaj konstruita de Viŝnukarno. »
Geografio
Bankoko troviĝas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de rivero preskaŭ (30 km-ojn) ĉe la marbordo, nur 2 metrojn pli alte, ol la maro.
Klimato
Bankoko havas tropikan malsekan kaj sekan klimatojn. La plej alta temperaturo estas 41 °C.
Ĝemelurboj
Bankoko kaj Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Bankokon nome Krung-Tep:
- Ili vojaĝas suden al Krung-Tep, kie kanaloj
- serpentaj disas. -Jen rimarku la Pinglon Aŭroran
- de la Pagodo Arun, multekolore fajenca,
- la Grandpalacajn Templojn kun mozaika vitraro,
- tegitajn per orpanoj. Jen sekve Benĉamabotrip
- kun gabloj nubocelaj, tegmentoj fajne pinaklaj.[1]
Vidu ankaŭ
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Listo de milionurboj
Notoj
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.bma.go.th retejo de la Bankoka urba administracio greke http://web.archive.org/20040618020130/www.tourismthailand.org/province.php?id=03®ion=central turismaj informoj greke http://www.wikitravel.org/article/Bangkok Wikitravel pri Bankoko greke http://www.hot-maps.de/asia/thailand/bangkok/homeen.html Mapo de Bankoko
|
|