Bankostumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klasika bankostumo
Bikino
Juliana Imai en moderna bankostumo

Bankostumo estas vestaĵo, kiun oni portas dum banado en la naturo (maro, rivero, lago) aŭ en publikaj lokoj (naĝejo).

Ĝi kovras preskaŭ la tutan trunkon kaj havas malfermaĵojn por la kolo, brakoj kaj kruroj. Duera virina bankostumo nomiĝas bikino. Viroj plejofte portas bankalsonojnbanŝortojn.

Dum altnivela sportado bankostumojn, foje eĉ kun longaj manikoj, portas kaj viroj kaj virinoj. Tiaj modeloj aĉeteblas laŭ la fabrikantoj ambaŭseksaj aŭ inaj kaj malinaj.

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj