Bantokravato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭpreparita bantokravato
La bantigo de bantokravato

Bantokravato, bantkravato[1], papilia kravato[1]papilikravato estas tipo de kravato kiu estas portata de viroj sur la kolumo de ĉemizo. La nomo venas de la formo, kiu similas al bantopapilio (kiel ŝunodo).

La bantokravato konsistas el rubando (ofte farita el silko, sed ankaŭ el katonopoliestero) kiu estas bantigita ĉirkaŭ la kolo. La rubando finas je ambaŭ ekstremaĵoj en banto, pro kio la kravato post la bantigo ekhavas papiliecan formon. Nuntempe oni portas ĝin ĉefe dum paradaj festoj: nigra ĉe smokingo ("nigra kravato") kaj blanka ĉe frako ("blanka kravato"). Unuopuloj portas bantokravaton ĉe kompletoj ĉe kiu la plejmulto de la sinjoroj portas normalan kravaton.

Konataj port(a)(i)ntoj de bantokravato estas Albert Schweitzer, Winston Churchill kaj Elio Di Rupo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Erich-Dieter Krause. (2007) Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Helmut Buske Verlag. ISBN 978-3-87548-466-3., paĝo 467, kapvorto Fliege

Eksteraj ligiloj