Baptisma preĝejo (Albertirsa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baptisma preĝejo de
Albertirsa
Baptisma preĝejo en Albertirsa
Baptisma preĝejo en Albertirsa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Albertirsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito baptismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Baptisma preĝejo estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en Albertirsa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La baptisma eklezia grupo estis fondita en Alberti kun Irsa en 1901. La diservoj okazis en privata ĉambro, post 2 jaroj jam en luita ejo en kazerno. En 1903 la religia grupo aĉetis infanĝardenon, kiu iĝis preĝdomo en la sekva jaro. Nova ferbetona preĝdomo estis konstruita en 1910. En 1983 oni aĉetis la najbaran parcelon, kie oni konstruis pastran loĝejon en 1987, poste jam estis ebleco pligrandigi la preĝdomon. Ĝi estis finfarita en 1995.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝdomo situas en korto. La fasado estas malsimetria, iomete dekstre la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias proksimume meze, al kiu ŝtupoj kuras. Super la enirejo estas granda fenestro. La predikejo, baptista ujo kaj diserva tablo havas ceramikajn ornamaĵojn fare de Zsuzsa Pannonhalmi.

Koruso[redakti | redakti fonton]

Oni komencis kantadi en 1901. La koruso estis fondita post 2 jaroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.